Gazaa Sektoro

regiono en Mezoriento, bordanta Mediteraneon, apud Israelo kaj Egiptio
(Alidirektita el Gaza sektoro)

La Gazaa SektoroGazaa strio aŭ simple Gazao (arabe قطاع غزّة, Qitā' Ghazza, hebree רצועת עזה, Retzuat Azza) estas 363 km² terstrio ĉe la bordo de Mediteraneo (por komparo: Bremen 326,72 km², Marsejlo 240,62 km²). Tiu ĉi teritorio ne apartenas jure al iu ajn ŝtato.

Gazaa Sektoro
Regiono
Flago
okupita teritorio • Eksklavo [+]

LandoPalestino

- koordinatoj31° 27′ 0″ N, 34° 24′ 0″ O (mapo)31.4534.4Koordinatoj: 31° 27′ 0″ N, 34° 24′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoAbu Auda [+]
Areo365 km² (36 500 ha) [+]

Loĝantaro2 098 389 [+] (2023)
Denseco5 749,01 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]

Gazaa Sektoro (Tero)
Gazaa Sektoro (Tero)

Gazaa Sektoro (Palestina aŭtonomio)
Gazaa Sektoro (Palestina aŭtonomio)
DEC

Map
Gazaa Sektoro
Vikimedia Komunejo:  Gaza Strip [+]
vdr

Kun loĝantaro de 2 milionoj sur proksimume 365 kvadrataj kilometroj, Gazaa Strio, se konsiderata kiel altnivela politika unuo, vicas kiel la trie plej dense loĝata en la mondo. Ĝi estas unu el la du palestinaj teritorioj, kune kun Cisjordanio. De la jaro 2007 Gazaa Sektoro estas sub la regado de la politika kaj batalema islamisma grupo Hamas, flankalflanke kun la pli malgranda sed eĉ pli radikala Palestina Islama Ĝihado (PIJ), reganta kiel subprema, fakte unupartia, diktaturo [1][2].

Ekde la transpreno de Hamas de la Gazaa Sektoro, ĝi estas sub blokado de kaj Israelo kaj Egiptio malhelpantaj al libera fluo de homoj, varoj kaj armiloj.  La blokado detruis la ekonomion de Gazao, kaj kaŭzis preskaŭ 50% -procenton de malriĉeco  kaj unu el la plej altaj senlaborecoprocentoj en la mondo. Vivkondiĉoj en Gazao igis homarajtoj organizaĵoj daŭri etikedi ĝin "subĉiela malliberejo" aŭ "malfermaera prizono" (angle open-air prison) [3][4].

Damaĝita parto de Internacia Flughaveno Jaser Arafat

Geografio redakti

Komunumoj redakti

Demografio redakti

La loĝantoj estas ĉefe palestinanoj. Oficiale ĝin regas Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, sed reale Hamas. La ĉefurba centro estas Gaza mem. La loĝantaro ege fluktuis laŭ la milit-politikaj ŝanĝoj, nome: 1 113 mil (1989); 1 500 mil (2008). La senlaboreco estas de 50 % [5] kaj la EMP perkapa de 387 eŭroj.

Kvankam la Gazaa Sektoro havas tre altan loĝdenson (kun pli ol 2 milionoj da loĝantoj, la tiea naskindico estas unu el la plej altaj de la mondo; konforme al tio, duono de la loĝantaro aĝas sub 15 jaroj kaj la loĝantaro duobliĝas ĉiujn 20 ĝis 25 jaroj. Plimulto de la loĝantaro estas rifuĝintoj, kiuj (kies prauloj) dum la Palestina milito de 1948 estis forpelitaj aŭ mem fuĝintaj el la teritorio de Israelo.

Historio redakti

En la bibliaj tempoj, la nuna areo de la Gazaa Sektoro apartenis al setleja kerno de la filistoj.

Post la fondiĝo de Israelo (1948), la Gazaa Sektoro estis okupita de Egiptio ĝis 1967, kiam Israelo okupis ĝin dum la Sestaga milito. Ekde la Interkonsentoj de Oslo ĝi estas parte sub rego de palestina registaro. En 2005 Israelo preskaŭ tute transdonis la regadon super la Gazaa Sektoro al la novelektita palestina registaro.

La Blokado de la Gaza Sektoro estas tera, aera kaj mara blokado de la Gazaa Sektoro trudita fare de Israelo kaj Egiptio ekde 2007, post kiam Hamas prenis kontrolon de la Gazaa Sektoro dum la Batalo de Gazao, uzurpante registarajn instituciojn kaj anstataŭigante fataĥanojn kaj aliajn oficialulojn de la Palestina Aŭtoritato pere de hamas-anoj. Egiptio kaj Israelo forte gardas siajn limojn, Israelo nur permesas limigitan humanitaran helpon de kelkaj organizaĵoj, sed tio devas okazi sub la kontrolo de Israelo. La Israela Mararmeo efektivigis marblokadon marmejlojn de la marbordo. Egiptio, dume, blokas la konstruadon de subteraj tuneloj por eviti rompi la blokadon per kontrabando.

La 7-an de oktobro 2023, okazis suprizatako de Hamaso kontraŭ Israelo. Sekve eksplodis la Israel-hamasa milito dum kiu la israela armeo prenis kontrolon de grandaj areoj en la norda parto de la Gaza Sektoro.

Retiro de Israelo redakti

Vidu Retiro de Israelo el Gazao

La Gazaa Sektoro validas kiel fortikaĵo de la radikalaj islamanoj (Hamas kaj Palestina Islama Ĝihado), kiuj atakas la israelajn soldatojn kaj civitanojn loke kaj eĉ en Israelo. Tiuj sangaj bataloj pintiĝis dum la dua Intifado.

Ariel Ŝaron balotigis en la Knesset (la israela parlamento) la retiron de la israelaj soldatoj kaj setlantoj el la Gazaa Sektoro. La sukcesan apogon de la plano helpis la maldekstruloj kaj la promesitajn miliardoj da usonaj dolaroj por konstrui novajn setlejojn en Israelo kaj Cisjordanio. Israelanoj fine retiriĝis el la Gazaa Sektoro, kaj malkonstruis ĉiujn setlejojn de tiu teritorio. Prie estas artikolo Retiro de Israelo el Gazao.

La 26-an de januaro 2006 Hamas venkis la baloton sur Palestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plej parto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj agnoskis nek la rezulton de la balotado, nek la registaron de Hamas, ĉar konsideras ĝin terorisma organizaĵo, kaj la prezidanto Maĥmud Abbas daŭre retenis la povon.

Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum ili Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la Gazaa Sektoro, dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio.

Inter 2007 kaj 2008 okazis gravaj malfacilaĵoj en Gaza. Junio de 2007 eksplodis intercivitana militeto inter Hamas kaj Al Fatah. Je la fino Al Fatah kun prezidento kontrolas Cisjordanion, dum Hamas kun unufoje elektita registaro kontrolas la Gazan Sektoron. La bataletojn inter Israelo kaj Hamas akriĝis tiutempe. Oktobre Israelo interrompis al Gazao la havigon de elektro kaj petrolo. Decembre 2007 Israelo malakceptis militpaŭzon oferitan de Hamas kaj akrigas la sieĝon de la sektoro. Januare de 2008 Hamas kanonas la muregon inter Egiptio kaj Gazao kaj miloj da palestinanoj trapasas la finfine malfermitan limon por havigi provizojn; poste tiu murego estos denove rekonstruita. Dum 2008 ankoraŭ la manko de provizoj strangolas la vivon de la sektoro, kie la nivelo de malriĉeco estas duoble de tiu de la alia sektoro de palestinanoj en Cisjordanio.

Fine de la jaro 2008 ekis la Konflikto de la Gazaa Sektoro (2008-2009), per kiu la armeo de Israelo atakis la terorisman infrastrukturon kaj la militan kapablon de Hamas. Laŭ nepruvita informo dum tiu konflikto Fatah havis preparitan armeeton por ekkontroli la Sektoron kaze de malvenko de Hamas.[6]

Meze de novembro 2012 okazis bombardado fare de Israelo al la Gazaa Sektoro, dum oni lanĉis misilojn el tie al israela teritorio; la 22an finfine komencas batalhalto per kiu nek palestinanoj nek la Israela Armeo pafos unu kontraŭ la teritorion de la alia. Dum ok tagoj estis mortigitaj 156 palestinanoj el kiuj 103 (66 %) estis civiluloj, 33 estis malpli ol 18jaraĝaj, 13 virinoj kaj 3 ĵurnalistoj. Sur la alia flanko estis mortigitaj 5 israelanoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Thomas E. Copeland, Drawing a Line in the Sea: The Gaza Flotilla Incident and the Israeli-Palestinian Conflict, Arkivigite je 2023-02-28 per la retarkivo Wayback Machine Lexington Books, 2011 p.25
  2. Doug Suisman, Steven Simon, Glenn Robinson, C. Ross Anthony, Michael Schoenbaum (eds.) The Arc: A Formal Structure for a Palestinian State, Arkivigite je 2023-02-28 per la retarkivo Wayback Machine Rand Corporation, 2007 p.79
  3. "Palestinians in Gaza protest against Israel’s crippling blockade".
  4. . Gaza explained: What to know about the enclave (angle) (2023-10-15). Alirita 2023-10-16.
  5. Gisha Gaza unemployment rate in the third quarter of 2022: 46.6% Arkivigite je 2023-10-17 per la retarkivo Wayback Machine la 4an de januaro 2023
  6. El País, "Al Fatah tenía 3.500 hombres en Egipto listos para entrar en la franja" (Al Fatah havis 3.500 homojn en Egiptio pretaj por eniri en la sektoron), 29 januaro 2009, p.3