Grafo Gedeon RÁDAY [rAdai], hungare Ráday Gedeon estis hungara poeto, tradukisto kaj politikisto. Lia patro estis Pál Ráday.

Gedeon Ráday
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1713 (1713-10-01)
en Alsóludány
Morto 6-an de aŭgusto 1792 (1792-08-06) (78-jaraĝa)
en Pecelj
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Gedeon Ráday
Familio
Patro Pál Ráday vd
Gefratoj Eszter Ráday vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto vd
Aktiva en Pécel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gedeon Ráday naskiĝis la 1-an de oktobro 1713 en tiutempa Ludány. Li mortis la 6-an de aŭgusto 1792 en Pécel.

Biografio redakti

Gedeon Ráday frekventis lernejojn en Pozsony tiutempa hungara ĉefurbo (nuntempa Bratislavo, Slovakio), poste en Berlino. Li interrompis la lernadon pro morto de la patro kaj hejmenvenis kaj transprenis taskojn de la bieno. En 1740 li edziĝis kaj konstruis kastelon en Pécel. Baldaŭe li komencis politikadi. En 1772 li konatiĝis kun Ferenc Kazinczy, dume en la kastelo li diligente kolektis librojn (resume li havis 6500 da verkoj, tio estas 12000-15000 volumoj). Li sekrete poemadis, bedaŭrinde postrestis nur kelkaj. Lia biblioteko ankaŭ nun estas granda trezoro.

Verkoj redakti

  • hazarde restintaj poemoj kaj tradukaĵoj

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio