Gedeon Richter [riĥter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Richter Gedeon estis hungara kemiisto, farmaciisto, negocisto, kreinto de la hungara farmacia industrio.

Gedeon Richter
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1872 (1872-09-23)
en Ecséd
Morto 30-an de decembro 1944 (1944-12-30) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Gedeon Richter
Okupo
Okupo kemiisto
vdr
Memortabulo pri Gedeon Richter

Gedeon Richter [1] Arkivigite je 2015-07-14 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 23-an de septembro 1872 en Ecséd. Li mortis la 30-an de decembro 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gedeon Richter devenis el juda familio. Li aĝis 1, kiam li orfiĝis. Li frekventis mezlernejon en Gyöngyös, poste li akiris farmaciistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1895. Post 2 jaroj li vojaĝis al signifaj landoj de Eŭropo, kie li studis produktadon de medikamentoj. En 1901 li aĉetis apotekon, kie li produktis medikamentojn ne nur el kreskaĵoj, sed li estis la unua, kiu el bestoj. Post 6 jaroj li establis la unuan hungaran uzinon pri medikamentoj en Kőbánya (ankaŭ nun produktanta uzino). Antaŭ la 1-a mondmilito li havis 24 patentojn, antaŭ la 2-a mondmilito la uzino liveris varojn al ĉiuj kontinentoj, ĝi havis 10 filiojn kaj deponejojn en 34 landoj. En 1942 li ne rajtis plu labori. La nazioj mortpafis lin en jarfino de 1944.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto de 2009
  • memormedalo Richter de 1972
  • la naskiĝdomo nun estas lernejo, kiu prenis la nomon Richter Gedeon

Fontoj redakti