Georg Maurer

(Alidirektita el Georg MAURER)

Georg MAURER [geog maŭre] (naskiĝis la 11-an de marto 1907, mortis la 4-an de aŭgusto 1971) estis germana verkisto kaj tradukisto.

Georg Maurer
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1907 (1907-03-11)
en Reghin
Morto 4-an de aŭgusto 1971 (1971-08-04) (64-jaraĝa)
en Potsdam
Tombo Südfriedhof Leipzig vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioHungario vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto vd
Aktiva en Leipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte en Reghin, Transilvanio, li pasigis grandan parton de sia infanaĝo en Bukareŝto. En la jaro 1926 transloĝiĝis al Germanio. Ĝis 1932 li studis germanistikon, arthistorion kaj filozofion en Lepsiko kaj Berlino. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj servis kiel soldato dum la Dua mondmilito.

Post la milito li restis en Orienta Germanio. Li vivtenis sin kiel ĵurnalisto kaj verkisto; ekde 1955 li instruis lirikon en Lepsiko kaj ekde 1961 li okupis profesoran postenon. Lia verkaro konsistas el liriko kaj eseoj, krome li tradukis verkojn el la rumana lingvo al la germana.

Georg Maurer mortis en Pocdamo.

Listo de verkoj redakti

  • Ewige Stimmen (poemoj, 1936)
  • Gesänge der Zeit (himnoj kaj sonetoj, 1948)
  • Zweiundvierzig Sonette (sonetoj, 1953)
  • Die Elemente (poemoj, 1955)
  • Der Dichter und seine Zeit (eseoj kaj kritikoj, 1956)
  • Lob der Venus (sonetoj, 1957)
  • Dreistrophenkalender (poemoj, 1961)
  • Stromkreis (poemoj, 1964)
  • Gestalten der Liebe (poemoj, 1964)
  • Im Blick der Uralten (poemoj, 1965)
  • Erfahrene Welt (poemoj, eld. 1972)