Gimnazio Třebíč

Gimnazio Třebíč estas ĝenerala gimnazio, kiu troviĝas en la Třebíč-kvartalo Horka-Domky, Ĉeĥio, vidalvide al la Urba Magistrato Třebíč en Masaryk-placo. Proksime de la lernejo situas ankaŭ Komerca akademio Dr. Albín Bráf kaj Hotela lernejo Třebíč.

Gimnazio Třebíč
gimnazio
Informoj
fondodato 1871
Situo
Geografia situo 49° 12′ 51″ N, 15° 52′ 53″ O (mapo)49.214215.8814Koordinatoj: 49° 12′ 51″ N, 15° 52′ 53″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Třebíč
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd
Gimnazio Třebíč (Ĉeĥio)
Gimnazio Třebíč (Ĉeĥio)
DEC
Gimnazio Třebíč
Gimnazio Třebíč
Map
Gimnazio Třebíč
vdr
Nova konstruaĵo de la gimnazio

Historio redakti

Bataloj por la ĉeĥa gimnazio kaj ĝia fondo redakti

La unua provo establi malsuperan reallernejon estis iniciatita de la urbestro Martin Hassek el la urba reprezentantaro en la jaro 1853 kaj rezultis per transdono de la peticio al la registaro pri fondo de la lernejo kun propono, ke la urbo prizorgos konstruaĵon kaj necesan ekiparon. Por pruvi seriozecon de la propono, la urbo aĉetis domon starantan sur Jordano, la nuntempa Masaryk-placo. Sur ĝia loko estis planata konstruado de la nova lernejo.

La traktado de la oficaj organoj produktis prokrastojn, dum kiuj ŝanĝiĝis la urba reprezentantaro, la konservativaj membroj oponis al la urbestro, revokis la promesojn kaj ilia premo devigis la urbestron eksiĝi en 1857.

 
La urbestro Ignác Přerovský

En 1867 falis la urbestrado de Karel Fundulus la pli aĝa kaj la nova urbestro Ignác Přerovský revivigis la ideon fondi mezlernejon. Sed ĉi-foje la urbaj reprezentantoj strebis jam ne pri malsupera reallernejo, sed pri malsupera gimnazio. Trakti pri ĝia fondiĝo forveturis al Vieno en 1870 persone delegitaro konsistanta el Ignác Přerovský, Alois Hassek kaj František Müller. Pluan traktadon transprenis en Vieno la tiama ministeria konsiliano Josef Jireček, kiu unu jaron poste fariĝis ministro de kulturo kaj instruado en Hohenwart-registaro. Dank' al tiu posteno li sekurigis imperiestran decidon la 14-an de aŭgusto 1871 pri fondiĝo de imperiestraj-reĝaj slavaj malsuperaj gimnazioj en Třebíč kaj Valašské Meziříčí.

Slavaj gimnazioj en Moravio estis egalaj al tiuj en Bohemio.

Kiel la unua gimnaziestro estis nomumita Alois Vaníček, kiel profesoro František Hejzlar kaj kateĥismon instruis kastela paroĥestro d-ro Alois Schrotz. La urbo luprenis ĉambrojn en la domo U Krupičků (Ĉe familio Krupička).

La unuaj paŝoj kaj ŝanĝiĝo al germana gimnazio redakti

La nova klerigejo estis solene inaŭgurita la 29-an de oktobro 1871, do en la sama tago, kiam estis konsekrita Nacia domo Třebíč.

En la unua lernojaro enskribiĝis 76 lernantoj. Ili estis instruataj ĉiuj komune en unu ĉambro de la domo U Krupičků, ĉar oni ne kalkulis kun tia intereso. Simile okazis ankaŭ en la sekva jaro.

Post instalo de la nova Auersperk-registaro, en la tuta imperiestra lando aperis ŝanĝoj klopodantaj centrigi kaj germanigi. La ĉeĥa urbestraro de Třebíč estis eksigita kaj anstataŭigita per grupeto da urbaj germanoj subtenataj de judoj parolantaj germane kaj de la ŝtata administracio. La 3-an de aŭgusto 1873 30-membra komisiono prezentis peticion, ke en la gimnazio okazu la instruado en la germana lingvo, kio realiĝis spite proteston subskribitan de 722 civitanoj de Třebíč kaj 100 civitanoj de ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj senditan al la imperiestro. La registaro nome ne prezentis la proteston al la imperiestro kaj defendis sian vidpunkton per aserto, ke la dokumenton ne iniciatis la urba reprezentantaro.

La 7-an de novembro 1873 estis elektita kiel urbestro Karel Fundulus la malpli aĝa kaj jam la 9-an de novembro la slava gimnazio estis ŝanĝita al la germana. Sed la germana gimnazio ne sukcesis akiri sufiĉan nombron da lernantoj, tial estis kreitaj paralelaj ĉeĥaj klasoj de la 1-a kaj 2-a lernojaro. En la dua lernojaro estis la ĉeĥaj studentoj preparataj por transiro al la tria lernojaro germana. En 1888 la situacio denove ŝanĝiĝis kaj ĉiuj germanaj klasoj estis nuligitaj.

 
Konsekro de la gimnazia domo

En aprilo 1888 estis elektita loko por la nova domo de la gimnazio kaj la konstruistoj Jaroslav Herzán kaj Reimund Wolf komencis konstrui. La konstruado kostis 84 000 guldenojn kaj inaŭguro okazis la 22-an de septembro 1889. La saman tagon estis la domo ankaŭ konsekrita, estis enmurigita skatolo kun dokumentoj post memortabulo kaj oni eĉ stampis memormonerojn. Posttagmeza bankedo omaĝis al la imperiestro.

En 1896 oni festis 25-jariĝon de la gimnazio kaj samjare estis fondita Akademia feria klubo por la sudokcidenta Moravio kun sidejo en Třebíč. La lernejo estis utiligata ankaŭ alimaniere, ekz. en 1894 dum ferioj tie tranoktis armeo. Dum la unua mondmilito ekde aŭgusto 1914 ĝis la 1-a de januaro 1916 en la lernejo sidis armea lazareto. La instruado ne estis rompita, nur ŝovita en Malnovan lernejon en la Hassek-strato, tamen ekzistis problemoj, ĉar kelkaj junaj instruistoj kaj pli aĝaj lernantoj devis soldatiĝi. Post la milito – jam en Ĉeĥoslovakio - la instruistoj revenis. En la lernojaro 1919/1920 studentoj fondis sportklubon Achilles. La 10-an de februaro 1920 la lernejo ricevis nomon Masaryk-gimnazio kaj el la klasĉambroj estis forigitaj krucoj (same en ĉiuj aliaj lernejoj). En 1921 la gimnazio festis 50-jariĝon.

La lernejo estis konsiderata klasika gimnazio ĝis 1924, poste kiel reala. En 1928 oni surmurigis duan memortabulon omaĝe al soldatoj falintaj en la milito. En 1930 estis en la lernejo establita societo de la gepatroj.

En 1938 la lernejon denove okupis la armeo kaj la instruado okazis en la domo de la Komerca lernejo. Iom poste la instruado revenis, sed en majo 1942 la gimnazia domo servis kiel kolektejo de judoj, kiuj estis de tie transportataj al koncentrejoj (ĉirkaŭ 1500 personoj). En aŭgusto la ĉambroj servis kiel germana armea lazareto, la instruado okazis en la Laborista domo, en la paroĥejo kaj en aliaj lokoj, fine ĉesigita komplete. Nur post liberiĝo la instruado renoviĝis. En 1946 la lernejo festis 75-jariĝon kaj eldonis sian almanakon.

En 1953 la gimnazio translokiĝis al nove konstruita domo kaj ricevis nomon dekunujara mezlernejo, en 1960 la nomo estis ŝanĝita al Ĝenerale kleriga mezlernejo. En 1971 okaze de la 100-jariĝo la gimnazio revenis al sia originaj nomo kaj domo en la Masaryk-placo. En 1987 ĝi ricevis nomon Gimnazio Bedřich Václavek, sed nur ĝis 1990. En 1989 oni komencis alkonstrui novan parton de la domo, en kiu oni komencis instrui en septembro 1995.

En 1996 okaze de la 125-jariĝo aperis Almanako de la gimnazio Třebíč 1871–1996.

Nuntempo redakti

La gimnazio strebas prepari studentojn por studado ĉe altlernejoj kaj universitatoj kaj efektive plejparto de studentoj sukcesas daŭrigi studadon universitat-nivele. La lernejo proponas instruadon de pluraj lingvoj, kursojn de programado, biologiajn, historiajn kaj aliajn seminariojn.

La gimnazio nun sidas en du domoj, la malnova ĉe Masaryk-placo estis konstruita en 1889, la novan oni konstruis inter 1989-1994.

Gravaj studentoj redakti

 
La ĉefa enirejo de la gimnazio
 
Studenta enirejo en la nova gimnazia domo
 
Centra manĝejo
 
Iama domo de elementa lernejo sur la loko de iama Viena pordejo, siatempe la tria gimnazia domo

Studobjektoj redakti

En la propono de la gimnazio estas ĝeneralaj lernobjektoj kiel geografio, historio, biologio, matematiko, fiziko kaj aliaj. El lingvoj eblas studi la ĉeĥan, anglan, germanan, rusan, francan kaj latinon.

Specialigitaj lernoĉambroj redakti

En la gimnazio troviĝas naŭ specialigitaj lernoĉambroj. Sian ĉambron kaj laboratorion havas biologio, kemio kaj fiziko. Propran klasĉambron havas ankaŭ edukado pri vidaj artoj kaj edukado pri muziko. La lernejo ankaŭ fieras pro interaga (dialoga) lernoĉambro de geografio kun speciala tuŝtabulo. Preskaŭ ĉiuj specialaj lernoĉambroj posedas komputilon kaj projekciilon.

Tradiciaj aranĝoj de la lernejo redakti

  • Sporta tago
  • Studenta akademio Studentoj al studentoj
  • Malferma tago
  • Balo de la Gimnazia patrono
  • Vidarta programo de la studentoj Nek en la lernejo, nek post la lernejo, nek antaŭ la lernejo
  • Netradicia sporta tago por fermi lernojaron (aranĝas studentoj de la tria jaro)

Aktivecoj de la studentoj redakti

Jam pli ol tridek jarojn aperas studenta gazeto "Zvonek" (Sonorileto) referencanta al sukcesaj studentoj de la gimnazio kiel poetoj Vítězslav Nezval kaj Jakub Deml. Verŝajne unu el la plej aĝaj lernejaj gazetoj en Ĉeĥio. Dum sia studado en la gimnazio ilustris por la gazeto ankaŭ la karikaturisto Štěpán Mareš.

 
Foto el elsendo de televido Hitoto

Ekde 2009 la lerneja gazeto kunlaboras kun Studenta studio de lerneja reta televido Hitoto. Sub la sama nomo aktivis en la 1980-aj jaroj radio-stacio. En 2009 ekestis ankaŭ konkurenca televida kanalo Universal.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

Artikolo en la ĉeĥa Vikipedio.