Giovanni Domenico Tiepolo
Giovanni Domenico Tiepolo (aŭ Giandomenico Tiepolo) (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1727 en Venecio, mortis la 3-an de marto 1804 en Venecio) estis itala pentristo kaj gravuristo, pli aĝa filo de la famega Giambattista Tiepolo kaj frato de la ankaŭ pentristo Lorenzo Tiepolo. Li estas konsiderata transiro-majstro inter la Rokoko kaj la 19-a jarcento, kaj li influis la junan Goya.
Giovanni Domenico Tiepolo | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1727 en Venecio |
Morto | 3-an de marto 1804 (76-jaraĝa) en Venecio |
Lingvoj | itala |
Loĝloko | Mirano |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Giovanni Battista Tiepolo |
Patrino | Maria Cecilia Guardi |
Frat(in)o | Lorenzo Tiepolo |
Okupo | |
Okupo | pentristo • gravuristo • grafikartisto |
Verkoj | The Immaculate Conception The Tiepolo Family |
Bildgalerio Redakti
-
La sanktuloj de la Familio Crotta, 1750
-
Karnavala sceno, aŭ La Menueto, 1750
-
Procesio de la Troja ĉevalo en Trojon, ĉ. 1760
-
Abraham kaj la tri anĝeloj, 1773-1774