Malfermi la ĉefan menuon

Giovanni Peterlongo (Trento, 1856 – Milano, 1941) estis itala politikisto, esperantisto kaj tradukisto. Inter 1922 kaj 1923 li estis elektita Urbestro de Trento, poste li fariĝis prefekta komisaro. Li famiĝis kiel aŭtoro de la Esperanta traduko de La Divina Commedia (Dia Komedio) de Dante Alighieri, unuafoje eldonita en 1963[1].

BiografioRedakti

Giovanni Peterlongo naskiĝis en Trento en 1856 kaj tie finis gimnazian lernadon. En tiu epoko Trento ankoraŭ esti parto de la Aŭstria Imperio, ne al Italio kiel hodiau. Li doktoriĝis pri juro en Vieno, kie li havis okazon perfektiĝi ankaŭ pri matematiko, fiziko kaj astronomio. En tiu epoko estis aperantaj la unuaj modernaj internaciaj lingvosistemoj, kiel Volapük: tiu problemo interesis lin tuj, sed nur pli poste la studado de Esperanto konvinkis lin pri efektiva vivebleco de artefarita lingvo. Tiel naskiĝis en li la ideo traduki en tiun ĉi lingvon la Dian Komedion, kies legado iĝis por li pasio ek de knaba aĝo.

Li eniris la ŝtatan administracion kiel sekretario de la Konsilantaro, kaj li ĝin forlasis en 1891, kiam oni nomis lin direktoro de Magistrato de la urbo Trento. Ĝuste en tiu periodo li komencis sian laboron: unua provo, stenografia, de la traduko estis preta en 1914. Kiam la milito kontrasŭ Italio komenciĝis, en majo 1915, la Trentaj gravuloj dividis inter si la taskon: dum kelkaj elmigris al Italio, li, kiu intertempe estis elektita kiel deputito, kaj aliaj restis en Trento, interkonsente ankaŭ kun Cesare Battisti, por defendi la rajtojn de la samcivitanoj. Sed Giovanni Peterlongo estis en la listo de la irredendisti (t.e. la nomo donita al tiuj, kiuj deziris aliĝon de Trento kaj aliaj urboj al Italio), kaj eĉ de la suspektataj pri alta perfido, pro siaj sentoj favoraj al Italio. Manuskriptoj, libroj, revuoj, kaj eĉ tiu unua tradukprovo estis al li rabitaj, dum li estis forsendita al deviga loĝado en Linz, en supra Aŭstrio. Tie li eltenis du procesojn, en 1916 kaj en 1917, sub akuzo pri iredentismo kaj alta perfido.

Male de Cesare Battisti, sia kara amiko kaj same iredentista, kiu estis mortigita fare de la aŭstria registaro en 1916 per ŝtatperfido kaj pendumita, la estonta tradukisto havis pli da ŝanco: la nova Aŭstria imperiestro, Karlo, postsekvinta Franciskon Jozefon, allasis amnestion. Kiam lia amata urbo estis liberigita, li estis nomita unue civila komisaro ĉe la milita registaro en Alto Adige, kaj poste vicguberniestro de la regiono. En majo de 1922, liaj samurbanoj nomis lin unua urbestro de Trento italigita. Post kvar jaroj, ĉagrenita kaj seniluziigita de la politikaj intrigoj de tiu periodo (la faŝisma registaro gajnis la voĉdonadojn en la sama jaro, kaj Benito Mussolini estis nomita “duce” de Italio), li forlasis definitive sian longan, senmakulan agadon, sin dediĉante komplete al la publika bonfaro. La 9-an de januaro 1941 li mortis kristane en Milano, havante ĉirkaŭ si siajn familianojn, trankvila kaj serena en la konscio pri plenumitaj devoj.

Peterlongo diplomiĝis pri juro en la Viena Universitato kaj deĵoris kiel funkciulo ĉe la Dieto de Innsbruck. Ĉirkaŭ la jaro 1891 li fariĝis Direktoro de la Skabenaro de Trento (administra kaj politica tiutempa organo).  En tia kvalito, la 11-an de oktobro 1896 li transprenis la monumenton al Dante inaŭgurotan en Trento. Antaŭ la unua mondmilito Peterlongo estis elektita deputito ĉe la Dieto en Innsbruck[2].

Dum tiu mondmilito li estis enkarcerigita kiel suspektita iredentisto (italema naciisto en eksteraj okupitaj teritorioj)[3]. Post du procesoj, en 1916 kj 1917, la akuzoj kontraŭ li estis arkivitaj pro la amnestio dekretita de la aŭstra-hungara Imperiestro Carlo I.

Post la anekso de la Trenta Regiono al Italio, Peterlongo defendis la lokan memstarecon kontraŭ la ŝtata centrigo,  favore al la uzo de la germana en Sudtirolo. En tiu periodo li estis civila komisaro en Bolzano kaj vic-prezidanto de la Trenta konsilantaro, kiu helpis la provizoran militan registaron[4].

Okaze de la balotoj en Trento, en 1922, la socialistoj atingis 16 postenojn, la liberaluloj 13 kaj la popolpartianoj 11: Peterlongo, liberala urba konsilanto, estis elektita urbestro interkonsente kun la popolpartio. Samjare ekregis la faŝismo, kiu komencis manovri por la likvido de la urbaj skabenaroj. La 10-an de aŭgusto 1923 Peterlongo eksiĝis kune kun la tuta liberala grupo, deklarante ke en la intereso de Trento devus okazi novaj balotoj. La popolpartianoj kaj la socialistoj, kontraŭe, ne eksiĝis, sed la urba estraro estis ĉiukaze likvidita. Peterlongo fariĝis prefekta komisaro[5] kaj en 1926 forlasis la politikan agadon.

La tradukoRedakti

Sendube, la unua ideo traduki la ĉefverkon de la itala literaturo venis al juna Giovanni dum la oficiala inaŭguro de la bronzmonumento de la mezepoka poeto, kiu solene okazis en Trento en 1896. Li, inter aliaj, faris prelegon tiuokaze: Dum tiu okazaĵo la urbo Trento fieris pri sia italaj lingvo kaj kulturo. Sed kial meti la Dian Komedion en esperanton? Dante mem diris ke ekzistas riĉaĵoj je kiuj oni estas des pli riĉaj ju pli oni disponas el ili al la aliaj. Dante estas universala poeto: lia profunda homanareco penetru do en la malproksimajn landojn nordajn, orientajn, kaj brilu ankaŭ per tiu ĉi lingvo ĉie, kie ĝi estas konata, je pli granda gloro lia kaj de Italio. Tiel pensadis Giovanni Peterlongo kiam li volis starigi, per pacienca laboro, sian monumenton idealan al “patro Dante”, de kies poemo li eltiris tiom da konsolo en la malĝojaj horoj de l’ekzilo kaj, pli poste, en tiuj amaraj de la politika vivo. Monumenton, kiun li en sia penso metis apude al tiu el bronzo, kiun li estis oficiale akceptinta, en la malproksima jaro 1896, kiel kanceliero de sia urbo, de la manoj de samcivitaj patriotaj amikoj siaj.

Laŭ la fama esperantisto Gaston Waringhien, kiu verkis antaŭparolon okaze de la unua eldono de la traduko, en 1963 (do, pli ol dudek jaroj post la forpaso de la tradukisto), Giovanni Peterlongo, ĉar tradukis la monumentan poemon (dek kvar mil triope rimitajn versojn!) elektis ne nur “strikte kaj fidele redoni la enhavon dank’ al foroferado de la rimoj, sed ankaŭ trudi al si la neceson savi la koncizon kaj densecon de la formo per la konservado de la ritmo”. Jen ekzemplo de la famaj unuaj du verstriopoj de la Dia komedio (Infero, I, 1-6):

Nel mezzo del cammin di nostra vita

Mi ritrovai per una selva oscura,

ché la diritta via era smarrita.

Ah quanto a dir qual era è cosa dura

Esta selva selvaggia e aspra e forte

Che nel pensier rinnova la paura!

En mezo de l’ vojaĝ’ de nia vivo

En arbareg’ malluma mi troviĝis,

ĉar mide l’ rekta vojo forvojiĝis.

Ha kiom pezas diri kia estis

Tiu arbar’ sovaĝa, kruda, densa,

Kiu eĉ pense renovigas timon!

La ilustrata eldonoRedakti

Kiam en 1963, finfine, oni eldonis la tutan tradukon, ĝi estis akompanata per mirindaj desegnoj de la fama pentristo de la Renesanco, Sandro Botticelli. Oni scias ke li ofte legadis kaj parkere deklamis plurajn versojn de la ĉefverko, kaj intencis fari entute cent ilustraĵojn por enmeti ilin en eldono, sed finfine li malfruis kun sia laboro, kaj la poemo estis eldonita sen liaj ilustraĵoj. Poste, la desegnoj malaperis dum pluraj jarcentoj. Nur en pasinta jarcento oni retrovis kaj eldonis kelkajn el ilin, sed ĝis la esperanta eldono, neniam ili estis komplete eldonitaj. La filo de la tradukisto, s-ro Paolo Peterlongo, inĝeniero kaj grava kolektanto kaj mecenato, havis la ideon kaj la eblecon kolekti la tutan serion de la desegnoj de la fama pentristo por enmeti ilin okaze de la eldono de la esperanta traduko de sia patro, por honori lin. Tielmaniere, ĉiu kanto de la poemo (cent kantoj entute) estas akompanata de mirinda ilustraĵo de la fama pentristo.

Il pozzo di Cocito. I Giganti Nembrot, Fialte ed Anteo (Inferno, canto XXXI)

Io senti’ sonare un alto corno

Non sonò sì terribilmente Orlando

Sappi che non son torri, ma giganti,

fuggiemi errorie e cresciemi paura

“Fatti qua, sì ch’io ti prenda”

Poi fece sì ch’un fascio era elli e io.

La puto de Koĉito. La gigantoj Nemrod, Fialte kaj Anteo (Infero, kanto XXXI)

Sed aŭdis tiel laŭte soni kornon,

tiel terure graf’ Roland’ ne blovis.

Sciu : ne estas turoj, sed gigantoj,

Mi pli senerariĝis, sed pli timis,

« Aliĝu, por ke mi vin prenu ».

Poste el si kaj mi li faris faskon.

Por aliaj esploroj en interretoRedakti

- Storia del Trentino (Historio de la Trenta Regiono)

- Podestà (ŝtata guberniestro) di Trento

- Sindaci (urbestroj) di Trento

- Peterlongo Giovanni, stradario (strataro) de Trento

- Giovanni Peterlongo, chi era costui (kiu li estis)

ReferencojRedakti

  1. Dante Alighieri, La Divina Commedia/ La Dia Komedio. Esperanto kaj itala fronte (Traduko de Giovanni Peterlongo), SIEI, 1980.
  2. Umberto Corsini, Giovanni Peterlongo kaj traduko en Esperanton de la Danta poemo, pp. 117-118. En Trenta Studoj pri Historiaj Sciencoj, revuo de la Stud-Societo por la Trenta Venetregiono, TEMI, Trento, 1969, n” 2.
  3. Fabrizio Rasera, “De provizora reĝimo al faŝisma reĝimo. 1919-1937”, pp. 89-93, en Historio de la Trenta Regiono, vol VI. La nuntempa epoko, La jaroj 900, zorge de Andrea Leonardi kaj Paolo Pombeni, Il Mulino, 2006.
  4. Umberto Corsini, citita verko, pp. 115-117.
  5. Umberto Corsini, Giovanni Peterlongo kaj unu traduko en Esperanton de la Danta poemo, p. 118.