Sufers
Sufers estas komunumo de la komunumaro Rheinwald kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 134 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Sufers | |
---|---|
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malantaŭa Rejno |
Komunumaro | Rheinwald |
Koordinatoj | 46° 34′ 14″ N 9° 22′ 0″ O / 46.57056 °N, 9.36667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 14″ N 9° 22′ 0″ O / 46.57056 °N, 9.36667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 134 |
Areo | 34,62 km² |
Alteco | 1430 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7434 |
Komunumkodo | 3695 |
GeografioRedakti
Sufers estas la plej malsupra komunumo de la Valo Rheinwald. La kernvilaĝo situas norde de la Lago de Sufers, kiu estiĝis pro baraĵo supre de la Roffla-Ravino. Al la komunumo apartenas krom la kernvilaĝo la setlejoj Gul, Rüti, Glattenberg, Sufner Schmelzi kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Sufers limas en nordo al Casti-Wergenstein, en oriento al Andeer, en sudoriento al Ferrera, en sudo al Madesimo (Italio), en okcidento al Splugo, kaj en nordokcidento al Safien.
TrafikoRedakti
Tra Sufers pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 al San-Bernardino-Pasejo, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Tra la komunumo pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A13, al kiu ĝi havas propran alveturejon.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Sufers datiĝas el la jaro 831 kiel Subere en la karolinga urbaro. En la jaro 841 Lotaro la 1-a fondis la preĝejon Sankta Salvatoro. Dum mezepoko setlis romanĉlingvanoj en Sufers. Ek de la jaro 1300 almigris valzoj alvenantaj el Valezo, kiuj germanigis la lokon. De 1600 ĝis la mezo de la 19-a jarcento en Sufers ekzistis ferminejoj, kaj en Sufers Schmelzi troviĝis ferfandejo. La hodiaŭa preĝejo estis konstruita inter la jaroj 1618 kaj 1625. Inter la jaroj 1959 ĝis 1962 estis konstruita la baraĵlago. [1]
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumo Sufers
- Sufers en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Sufers – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)