Globasa
Globasa estas internacia planlingvo komencita de Hector Ortega. La lingvo estis publikigita la 26-an de julio 2019 post dujara eksperimenta kaj ellabora fazo. Ĝia strukturo aludas kreolajn lingvojn. La vortoj de Globasa devenas el multaj lingvoj de la tuta mondo. Ĝi sekvas tri maksimojn: Optimuma simpleco, optimuma ekvilibro de kontraŭaj lingvosciencaj parametroj, kaj internacieco.
Globasa | |
Globasa | |
konstruita lingvo • internacia planlingvo | |
---|---|
Skribo | latina alfabeto |
Kreinto | Hector Ortega |
Dato | 26-a de julio 2019 |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Nenie |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Globasa |
Franca nomo | globasa |
Fragmento
redaktiMedisyen ogar in day baytu. Te hare bannumer hewan: dua bwaw, tiga myaw, ji un piu. Un bwaw somno multi. Alo bwaw yuxi multi ton moy myaw. Un myaw sen daymo cinonpul. Te abil na buka ji klosi dwer. Piu sen doste de den myaw.
Kuracisto loĝas en granda domo. Li/Ŝi/Ri havas nombron de bestoj: du hundoj, tri katoj, kaj unu birdo. Unu hundo dormas multe. La alia hundo ludas multe kun ĉiuj katoj. Unu kato estas tre inteligenta. Ĝi kapablas malfermi kaj fermi pordojn. La birdo estas amiko de tiu kato.
Historio
redaktiLa kreinto de Globasa, Hector Ortega, estas lingvisto, tradukisto kaj lingva instruisto. Kiel lingvoscienca studanto li interalie studis kreolajn lingvojn. Ĉirkaŭ la jaro 2000 li konkludis, ke lingvo kun pli internacia vortoprovizo kaj pli simpla fonologio kaj gramatiko ol Esperanto estas kreebla. Antaŭ ol ekscii pri la internaciaj planlingvoj Pandunia en 2017 aŭ Neo Patwa ĉirkaŭ 2009 Ortega jam havis kelkajn ideojn pri la ecoj de la estonta lingvo. Sur tiuj aferoj la nuna lingvo ankoraŭ baziĝas. Inter la ideoj estis ekzemple la elekto de internaciaj vortoj laŭ specifa metodo, la unu-litero-unu-sono-sistemo aŭ gramatikaj ecoj kiel manko de artikolo kaj pluralo.[1]
Ortega renkontis la lingvon Pandunia en Julio de 2017 (kiu tiutempe havis malpli altan anglan vortfonton). Ĝi estis plej proksima al tio, kion li imagis. Sed laŭ li al la lingvo mankas la necesa morfologio por senambiguigi simplajn aŭ malsimplajn frazojn. Kelkajn semajnojn post renkonti ĝin Ortega decidis forlasi la projekton kaj komenci propran projekton. Du jarojn poste, je la 26-a de Julio 2019, li publikigis la lingvon. Tiam la kerno de la lingvo estis fiksita. En la sekva tempo Globasa trairis kaj ankoraŭ trairas plurajn fazojn, en kiuj ecoj de la lingvo estas precizigitaj. La diskuto pri la lingvo okazas ĉefe per Reddit kaj Discord. Ekzistas regulaj uzantoj ankaŭ en Bluesky. Vikio je la retpaĝo Miraheze komenciĝis je la 28-a de Novembro 2019.
Vortodeveno
redaktiLaŭ la maksimo de internacieco, vortoj devenas el multaj lingvoj de la tuta mondo. Por ne troigi la nombron de devenlingvoj ili ĉefe devenas el la plej grandaj kaj plej influaj lingvoj kaj lingvaj familioj. Dum elekto de nova vorto ili estas grupigitaj. La angla, franca, germana, hispana kaj rusa estas traktataj kiel unu familio. Ankaŭ la indonezia kaj filipina estas traktataj kiel unu familio. La mandarina, korea, japana, vjetnama, hindia, telugua, svahila, persa kaj turka estas traktataj kiel unupoj familioj. En la plej simpla okazo samaj aŭ similaj vortoj, kiuj aperas en la plej multaj familioj, estas adaptitaj al la ortografio de Globasa kaj iĝas oficialaj vortoj.[2]
Laŭ statistikoj de decembro 2024[3]:
- Angla: 60% de la vortoj de Globasa aspektas kiel samsignifa aŭ similsignifa vorto en la Angla[4]
- Hispana: 56%
- Franca: 55%
- Turka: 53%
- Germana: 52%
- Persa: 50%
- Indonezia: 50%
- Rusa: 48%
- Japana: 44%
- Filipina: 42%
- Hindia: 41%
- Araba: 39%
- Korea: 38%
- Svahila: 31%
- Telugua: 22%
- Ĉin-mandarena: 22%
- Vjetnama: 22%
Skribsistemo
redaktiAlfabeto
redaktiGlobasa uzas 25 literojn de la latina alfabeto. Ĝi enhavas kvin vokalojn kaj 20 konsonantojn. Ĉiu litero ĉiam faras la saman sonon kaj ne ekzistas duliteraĵoj. Neniu litero estas silenta.[5] El la latina alfabeto mankas nur la litero q. Pri usklo ne ekzistas reguloj.
Fonologio
redaktiFonemaro
redaktiAntaŭa | Malantaŭa | |
---|---|---|
Malvasta | /i/ i |
/u/ u |
Mezvasta | /e/ e |
/o/ o |
Vasta | /a/ a |
Labialoj | Dentaloj | Alveolaroj | Alv.-pal. | Velaroj | Labialvelaroj | |
---|---|---|---|---|---|---|
Plozivaj | /p/ p |
/t/ t |
/k/ k |
|||
/b/ b |
/d/ d |
/ɡ/ g |
||||
Frikativaj | /f/ f |
/s/ s |
/ʃ/ /tʃ/ x c |
/x/ h |
||
/v/ v |
/z/ z |
/dʒ/ j |
||||
Nazalaj | /m/ m |
/n/ n |
||||
Alproksimantaj | /l/ l /ɾ/ r |
/j/ y |
/w/ w |
La nomoj de la vokaloj estas: aya, eya, iya, oya, uya. La nomoj de la konsonantoj estas: ibe, ice, ide, ife ktp. Dum literumado oni povas mallongigi ties nomojn:
- a, e, i, o, u
- be, ce, de, fe, ge, he ktp.
Alofonoj
redaktiOni rajtas prononci la literojn el multaj manieroj:
- c: [t͡ʃʰ ~ ʈ͡ʂʰ ~ t͡ɕʰ ~ [t͡ʃ]
- f: [f ~ ɸ]
- h: [x ~ χ ~ ħ ~ h]
- j: [d͡ʒ ~ ʒ ~ d͡ʑ ~ ɟ͡ʝ]
- k: [kʰ ~ k ~ q]
- l: [l ~ ɫ]
- p: [pʰ ~ p]
- r: [ɾ ~ r ~ ɹ ~ ɹ̠ ~ ɻ ~ ʁ]
- t: [tʰ ~ t]
- v: [v ~ ʋ]
- w: [w ~ ʋ]
- x: [ʃ ~ ʂ ~ ɕ]
- y: [j ~ ʝ]
Akcento
redaktiEkzistas du reguloj pri la akcento:
Se vorto finiĝas per konsonanto, la akcento estas sur la lasta vokalo:
- sahay (helpo): sa–hay
- xugwan (kutimo): xu–gwan
Se vorto finiĝas per vokalo, la akcento estas sur la antaŭlasta vokalo:
- doste (amiko): dos–te
- piu (birdo): pi–u
Fonotakso
redaktiSilaboj konsistas el kapo, kerno kaj vosto. La strukturo estas (C)(C)V(C). Komenco povas foresti aŭ esti ĉiu el la 20 konsonantoj aŭ difinitaj kombinoj de konsonantoj. En la kombinoj la dua litero nur estas l, r, w aŭ y. Kerno povas esti unu el la kvin vokaloj. Vosto povas foresti aŭ esti ĉiu konsonanto. Ĉe la vortofino nur povas esti la jenaj konsonantoj: f, l, m, n, r, s, w, x aŭ y. Se la vosto estas w aŭ y, i kaj u ne povas esti kerno.
Sinsekvaj eksplodaj konsonantoj en vosto-kapo kombino (ekz. –kt–, –pt– ktp.) estas permesataj nur ĉe propraj nomoj aŭ kulture specifaj vortoj.
Vortotipoj
redaktiLa plej granda plimulto de vortoj en Globasa estas en du grandaj grupoj: la tiel nomataj benjilexi (esenco-vorto, markita kiel b en Globasa-vortaro) kaj tosifulexi (priskribo-vorto, markita kiel t).
Benjilexi: esenco-vorto: substantivaj kaj agaj radikoj
redaktiSubstantivoj kaj verboj havas la saman formon. Estas la pozicio rilate al aliaj vortoj kiu permesas scii ĉu la vorto estas uzata kiel substantivo aŭ kiel verbo.
- myaw: kato aŭ kati
- suki: ŝato aŭ ŝati
- yam: manĝo/manĝaĵo aŭ manĝi
Defaŭlte, sola esencovorto funkcias kiel substantivo:
- Myaw.: Kato.
- Suki.: Ŝato.
Kiam esencovorto sekvas substantivon (aŭ substantivan vortgrupon), ĝi funkcias kiel verbo:
- myaw suki: kato ŝatas
- myaw yaw: kato manĝas
Esencovorto post verbo (aŭ verba vortgrupo) funkcias kiel objekta substantivo:
- myaw suki myaw: kato ŝatas katon
- myaw suki yam: kato ŝatas manĝon
Se oni volas uzi esencovorton kiel verbon, eĉ kiam ĝi estas sola aŭ kiam ĝi sekvas verbon, oni devas uzi specialan verban partikulon kiel na:
- yam: manĝo
- na yam: manĝi
- myaw suki na yam : kato ŝatas manĝi
Tosifulexi: priskribo-vorto: ecaj radikoj
redaktiAdjektivoj kaj adverboj estas samformaj. Ili nomiĝas priskribo-vortoj.
- bon: bona aŭ bone
- velosi: rapida aŭ rapide
Priskribovorto antaŭ substantivo funkcias kiel adjektivo. Se ne, ĝi funkcias kiel adverbo.
- bon myaw yam: bona kato manĝas
- myaw bon yam: kato bone manĝas
- myaw yam bon: kato manĝas bone
Kiam priskribovorto priskribas alian priskribovorton, oni devas aldoni la sufikson -mo al ĝi. Se ne, ĝi estus interpretita kiel adjektivo de la sekva substantivo:
- perfeto blue oko: perfektaj bluaj okuloj (la okuloj ne havas problemojn)
- perfetomo blue oko: perfekte bluaj okuloj (la blueco estas perfekta)
Morfologio
redaktiSimile al kreolaj lingvoj, Globasa esprimas aldonajn informojn per aldonaj senŝanĝaj morfemoj. Rezulte, substantivoj ne ŝanĝiĝas laŭ nombro (kato/katoj) aŭ kazo (kato/katon) ktp. Simile, verboj ne ŝanĝiĝas laŭ persono, tempo (legas/legos), modo (legus/legu) ktp.
Gramatika genro ne ekzistas, sed semantika genro kompreneble ekzistas en vorto kiel mama (panjo) kaj papa (paĉjo).
Difiniteco
redaktiSame kiel la nedifina artikolo, la difina artikolo "la" ne ekzistas en Globasa. Kunteksto kutime sufiĉas por scii ĉu oni parolas pri io jam menciita.
- Mi oko myaw. Myaw yam. : Mi vidas katon. La kato manĝas.
Se ekzistas risko de konfuzo, oni povas uzi hin (kiu funkcias iom kiel "ĉi tiu") por klare indiki ke oni parolas pri io jam menciita aŭ io proksima. Se oni volas klare indiki ke oni parolas pri alia aŭ nova afero, oni povas uzi alo (alia).
- myaw: kato aŭ la kato
- hin myaw: la kato (aŭ ĉi tiu kato)
- alo myaw: alia kato
Nombro
redaktiSubstantivoj (kaj adjektivoj) ne ŝanĝiĝas laŭ nombro:
- myaw: kato aŭ katoj
Ofte, kunteksto aŭ apudaj vortoj estas sufiĉaj por scii ĉu estas unu aŭ pluraj aferoj. Foje, tiu informo ne estas utila.
- Myaw sen hewan: Katoj estas bestoj (aŭ Kato estas besto)
- Multi myaw sen lil: Multaj katoj estas etaj
Se ekzistas risko de konfuzo, oni povas uzi un (unu) por klare indiki ke estas nur unu afero. Oni ankaŭ povas uzi plu (plurala) por indiki ke estas pluraj aferoj.
- un myaw: (unu) kato
- plu myaw: katoj
Tempo
redakti- mi doxo: mi legas
- mi nun doxo: mi (nun) legas (emfazo pri la tempo)
- mi le doxo: mi legis
- mi xa doxo: mi legos
Aspekto
redakti- mi nun nun doxo: mi estas leganta / mi legantas
- mi nun le doxo: mi estas leginta / mi legintas
- mi nun xa doxo: mi estas legonta / mi legontas
- mi le nun doxo: mi estis leganta / mi legantis
- mi le le doxo: mi estis leginta / mi legintis
- mi le xa doxo: mi estis legonta / mi legontis
- mi xa nun doxo: mi estos leganta / mi legantos
- mi xa le doxo: mi estos leginta / mi legintos
- mi xa xa doxo: mi estos legonta / mi legontos
Modo
redakti- mi am doxo: mi legu
- mi ger doxo: mi legus
Voĉo
redaktiLa prefikso be- sur verbo ŝanĝas la direkton de la verbo. Ĝi kutime estas uzata anstataŭ la pasiva voĉo de Esperanto.
- mi doxo kitabu: mi legas libron
- kitabu bedoxo mi: libro estas legata de mi / libron legas mi
Sintakso
redaktiLa normala vortordo en Globasa estas SVO (Subjekto Verbo Objekto) en ĉiuj situacioj. Aliaj vortordoj eblas per nekutimaj klarigaj partikuloj. En Esperanto, en aserta frazo, la vortordo plejofte estas SVO (Mi vidas tion), sed en ki-demandoj, ĝi plejofte estas OSV (Kion vi vidas?) kaj en rilataj subfrazoj, ĝi ofte estas OSV (Mi vidas tion kion vi vidas.).
Demandoj
redaktiLa afero pri kio oni demandas estas markita per ke:
- ke: kiu
- keto: kio aŭ kiu afero
- keloka: kie aŭ kiuloke
- kewatu: kiam aŭ kiumomente
- kemaner: kiel aŭ kiumaniere
Oni ne ŝanĝas la vortordon kompare al asertaj frazoj:
- Myaw yam ke yam?: La kato manĝas kiun manĝon?
- Myaw yam keto?: La kato manĝas kion?
- Myaw yam pitza: La kato manĝas picon.
- Myaw yam keloka?: La kato manĝas kie?
- Myaw yam in restoran: La kato manĝas en restoracio.
Ankaŭ eblas fari ĉu-demandon per kam.
- Kam myaw yam pitza?: Ĉu kato manĝas picon?
Rilataj subfrazoj
redaktiRilata subfrazo komenciĝas per hu. En la rilata subfrazo, oni uzas la rilatan pronomon da kiu estas referenco al afero en la ĉeffrazo (kiu kutime estas tuj antaŭ hu):
- Mi oko myaw hu da yam pitza.: Mi vidas katon kiu manĝas picon.
("da" referencas "myaw" kaj agas kiel subjekto en la rilata subfrazo.)
La rilata pronomo da havas liberan pozicion en la subfrazo, kio permesas ĉiam respekti la SVO-vortordon:
- Mi oko pitza hu myaw yam da.: Mi vidas picon kiun la kato manĝas.
(Laŭvorte: "Mi vidas picon la kato manĝas kiun".)
Vortofarado
redaktiKiel en Esperanto, eblas kunmeti normalajn radikojn. Oni rajtas skribi - (streketon) inter ili por ke ili estu pli facile identigeblaj:
- un-basa-yen: unu-lingv-ulo
- pasa-lexi: pas-vorto
- bahari-estare: mar-stelo
Ankaŭ ekzistas multaj afiksoj, sed malkiel Esperanto, multaj de tiuj afiksoj ankaŭ estas memstaraj vortoj, kio evitas duoblaĵojn kiel ejo/loko, ulo/persono ktp.
- bur-roya: aĉ-sonĝo (inkubo, koŝmaro, premsonĝo)
- day-xaher: grand-urbo (urbego)
- drevo-lari: arb-aro
- yam-tul: manĝ-ilo
- yam-dom: manĝ-loko (manĝejo)
- Esperanto-yen: Esperanto-persono (Esperantisto)
La vortotipo estas difinita per la radiko kiu troviĝas plej dekstre de vorto:
- xaher-day: urb-granda
- day-xaher: grand-urbo
Simplaj esprimoj
redakti- Salom! = ’Saluton!’
- Weda! = ’Ĝis!’
- Xukra! = ’Dankon!’
- Mi lubi yu. = ’Mi amas vin.’
Referencoj
redakti- ↑ What accounts for the similarities between Globasa and other auxlangs, such as Pandunia? (angle). globasa.net. Arkivita el la originalo je 2021-01-22. Alirita 2021-01-17 .
- ↑ Methodology for Lexical Development in Globasa (angle). globasa.net. Alirita 2024-08-28 .
- ↑ Etymological Stats (angle). globasa.net. Arkivita el la originalo je 2024-12-01. Alirita 2024-12-01 .
- ↑ Englisa (Etymological Stats) (angle). globasa.net. Alirita 2024-12-01 .
- ↑ Alphabet and Pronunciation (angle). globasa.net. Alirita 2024-08-28 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de Globasa angle
- globasa.miraheze.org Vikio en Globasa
- /r/globasa Paĝo ĉe Reddit angle
- Lernpaĝo de la oficiala retejo angle