Gojko MITIĆ (serbe Гојко Митић; n. 13-an de junio 1940) estas serba aktoro kaj reĝisoro. Li konatiĝis per siaj multaj indianaj kaj okcidentaj filmoj, kiel "Winnetou de GDR".

Gojko Mitić
Persona informo
Гојко Митић
Naskiĝo 13-an de junio 1940
en Strojkovce, Morava Banato, Reĝlando Jugoslavio
Lingvoj germanaserba vd
Loĝloko Leskovac vd
Ŝtataneco SerbioGermanio vd
Alma mater Universitato de Beogrado vd
Familio
Amkunulo Renate Blume vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • stuntisto • reĝisoro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Mitić devenis el kamparana familio el la vilaĝo Strojkovce, urbero de la urbo Leskovac en la suda de Serbio. Ĉar lia patro Živojin partoprenis al libereca batalo de la jugoslavaj partizanoj dum la dua mondmilito. Li edukiĝis kun lia frato Dragan ĉe iliaj geavoj. Post lia lerneja perfektiĝo, dum kiu li lernis la germanan lingvon, Mitić komencis dudekaĝe en Belgrado studi sporton. Dum la studado li jam filmumis, ĉar tiam multaj internaciaj filmoj, kies aktoroj estis ofte studentoj en la belgrada sportuniversitato, produktiĝis en jugoslavio.

Depost 1961 Mitić partoprenis kiel stuntisto al italaj kaj britaj filmoj kaj 1963 prenis etan rolon en Karl May-a filmo de la germana firmo Rialto.

En lia unua granda rolo en "Unter Geiern" (Inter vulturoj), kiu fariĝis 1964 de Horst Wendlandt, aperis lia nomo ankoraŭ germanigite kiel "Georg Mitic". Samjare komencis la DEFA fari indianajn filmojn en Jugoslavio, kaj Mitić estis la ĉefrolulo en "Die Söhne der großen Bärin" (La filoj de la granda ursino), kio estis lia unua ĉefrolo. Kun tio komencis lia filmkariero specife en la GDR, kie li ekhavis popularecegon. Sed li estis konata ankaŭ en Orienteŭropo, Afriko kaj Azio. Ĝis 1975 li faris almenaŭ unu filmon po jaro, en kiuj estis preskaŭ nur indianĉefuloj. Por ne diskriminacii la indianojn, Mitić dubladiĝis, kvankvam li povis paroli germane fluante. Ankaŭ 1975 li unufoje vidiĝis en la Harzer Bergtheater (Harca monta teatrejo) en Thale kiel Spartacus. Tie li ludis ĝis 1984 plej ofte aventur-teatraĵojn, kiuj filmiĝis por la GDR-a televido.

Sed Mitić ludis ne nur indianajn filmojn. Li teatrumis, kaj faris sciencfikciajn kaj televidajn filmojn multfoje kun Renate Blume, kun kiu li kunvivis de 1974 ĝis 1976. Flanke de la aktorado li ankaŭ estis kantisto kaj moderatoro. De 1981 ĝis 1989 li reĝisoris kvin filmojn de la knabserio "Jan und Tini" (Jan kaj Tini). 1988 li havis lian lastan indianrolon en "Präriejäger in Mexiko" (Preriĉasisto en Meksiko).

Post 1990 li denove havis pli etajn rolojn. Nun Gojko Mitić vivas en Berlino.

Eksteraj ligiloj redakti