Golo Mann

(Alidirektita el Golo MANN)

Golo MANN (plennome Angelus Gottfried Mann; naskita la 27-an de marto 1909 en Munkeno; mortinta la 7-an de aprilo 1994 en Leverkusen) estis germana historiisto kaj publicisto. Li estis la filo de Thomas Mann, la nevo de Heinrich Mann kaj la frato de Erika Mann kaj Klaus Mann.

Golo Mann
Persona informo
Naskonomo Angelus Gottfried Thomas Mann
Naskiĝo 27-an de marto 1909 (1909-03-27)
en Munkeno
Morto 7-an de aprilo 1994 (1994-04-07) (85-jaraĝa)
en Leverkusen
Tombo Kilchberg cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioSvislando
Alma mater Universitato de HajdelbergoSchule Schloss Salem • Wilhelmsgymnasium
Familio
Patro Thomas Mann
Patrino Katharina Mann
Frat(in)oj Michael Mann • Klaus MannErika Mann • Monika Mann • Elisabeth Mann-Borgese
Infano Hans Beck-Mann
Okupo
Okupo verkisto • historiisto de moderna epoko • eseisto • universitata instruisto
Verkoj Wallenstein: His Life Narrated
vdr

Golo Mann studis filozofion kaj historion en Munkeno, Berlino kaj Heidelberg. En la jaro 1932 li doktoriĝis kaj unu jaron poste li kune kun sia familio elmigris al Francio, kie li restis ĝis 1937, poste li venis al Svislando. Tie li vivtenis sin kiel verkisto kaj en la jaro 1940 li fuĝis al Usono, kie li ekde 1942 agis kiel profesoro pri historio en diversaj universitatoj. En 1958 li revenis al Eŭropo. Post mallonga restado en Svislando li fariĝis gastprofesoro en la germana urbo Münster, kaj de 1960 ĝis 1964 li agis kiel profesoro pri politiko en Stutgarto. Post 1964 li dediĉis sin plene al la verkado kaj eldonado. Inter pluraj premioj li gajnis la renoman Georg-Büchner-Preis en 1968.

Listo de verkoj kaj eldonaĵoj redakti

  • Friedrich von Gentz (1947)
  • Deutsche Geschichte im 19. und 20. Jahrhundert (1958)
  • Wilhelm II (1964)
  • Propyläen-Weltgeschichte (10 vol., 1961-65)
  • Von Weimar nach Bonn. Fünfzig Jahre deutsche Republik (1970)
  • Wallenstein. Sein Leben erzählt von Golo Mann (1971)
  • Erinnerungen und Gedanken. Eine Jugend in Deutschland (1986)
  • Wissen und Trauer (1992)

Eksteraj ligiloj redakti