Bottens

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Grands Troncs)

Bottens estas komunumo en la distrikto Gros-de-Vaud en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 176 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Bottens
Blazono de Bottens
Blazono de Bottens
Blazono de Bottens
Komunuma domo de Bottens
Komunuma domo de Bottens
Komunuma domo de Bottens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Gros-de-Vaud
Geografia situo CH1903: 540379 / 163151 (mapo)46.6169444444446.6602777777778Koordinatoj: 46° 37′ N, 6° 40′ O; CH1903: 540379 / 163151 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1176
Areo 6,89 km²
Alteco 730 m super marnivelo
Poŝtkodo 1041
Komunumkodo 5514
Mapo de Bottens
Mapo de Bottens
Situa mapo de Bottens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Bottens situas en la regiono Gros-de-Vaud norde de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj sude de Echallens. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bottens kaj la setlejoj Chalet Curial, Mandou kaj Grands Troncs.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,89 km², de kiuj 19,7% estas kovritaj de arbaro, 71,9% servas por agrikulturo kaj 7,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bottens limas en nordo al Montilliez, en nordoriento al Poliez-Pittet, en sudoriento al Froideville, en sudo al Laŭzano, en sudokcidento al Bretigny-sur-Morrens, en okcidento al Assens, en en nordokcidento al Echallens.

Trafiko redakti

Tra Bottens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Laŭzano al Payerne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 5 kilometrojn sude apud Laŭzano. Pere de la buslinio n-ro 60 de Laŭzano al Froidville la komunumo Estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bottens datiĝas el la jaro 1142 kiel Botens. Dum la 12-a jarcento Bottens estis feŭdo de la episkopo de Laŭzano. Ĝin en la 13-a jarcento akiris la Senjoro de Montfaucon, kiu ĝin kunigis kun sia Senjorujo Echallens. Post la detruo de la burgo fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1475 Bottens estis integrita en la komuna Senjorujo Orbes kaj Echallens. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo. La preĝejo menciita en la 12-a jarcento post la reformacio estis uzita samtempe de ambaŭ religioj ĝis 1904, kiam la katolikoj akiris propran preĝejon kaj la malnova preĝejo Sankta Stefano estis uzata denove nur de la protestantoj.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti