La Verrerie

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Grattavache)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Verrerie (stacidomo).

La Verrerie estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vevejso en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1117 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La ĉefloko de la komunumo estas Le Crêt.

La Verrerie
Blazono de La Verrerie
Blazono de La Verrerie
Blazono de La Verrerie
Preĝejo de Le Crêt, komunumo La Verrerie
Preĝejo de Le Crêt, komunumo La Verrerie
Preĝejo de Le Crêt, komunumo La Verrerie
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Vevejso
Koordinatoj  46° 36′ 32″ N 6° 54′ 35″ O / 46.60889 °N, 6.90972 °O / 46.60889; 6.90972 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 32″ N 6° 54′ 35″ O / 46.60889 °N, 6.90972 °O / 46.60889; 6.90972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1117
Areo 13,38 km²
Alteco 915 m super marnivelo
Poŝtkodo 1624 La Verrerie
1611 Le Crêt
Komunumkodo 2338
Mapo de La Verrerie
Mapo de La Verrerie
Mapo de La Verrerie
vdr

Geografio redakti

La komunumo La Verrerie situas en sudokcidento de la Friburga Mezlando, proksimume 11 kilometrojn okcidentsudokcidente de la urbo Bulle kaj 5 kilometrojn norde de la urbeto Châtel-Saint-Denis. La komunumo konsistas el la tri vilagoj Le Crêt, Grattavache kaj Progens, kaj la vilaĝetoj Montborget kaj Bremudens. Al la komunumo krome apartenas multnombraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,38 km², de kiuj 14,7% estas kovritaj de arbaro, 77,9% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo La Verrerie limas en nordo al Vuisternens-devant-Romont, en oriento al Sâles, en sudo al Semsales, en okcidento al Saint-Martin, kaj en sudokcidento al Le Flon.

Trafiko redakti

Tra la komunumo La Verrerie pasas la kantona ĉefvojo n-ro 154 de Bulle al Oron. Laŭlonge de la sudorienta komunumlimo pasas la kantona ĉefvojo nr-o 12 kaj okcidente de ĝi la svisa aŭtovojo A12, kies plej proksima alveturejo situas proksimume 3 kilometrojn sudoriente de la komunumo en Vaulruz. La etspura fervojlinio de Bulle al Châtel-Saint-Denis disponas pri haltejo sur la komunuma teritorio kaj dua haltejo sur la suda komunumlimo.

Historio redakti

La komunumo La Verrerie estis fondita la 1-an de januar 2004 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Le Crêt, Grattavache kaj Progens.[3]

Progens estis menciita la unuan fojon en la jaro 1324 kiel Progin.[4] La tri vilaĝoj Le Crêt, Grattavache kaj Progens apartenis dum mezepoko parte al la Senjoroj de Oron, parte al la Grafoj de Grejerco. Post la bankrotiĝo de la Grafolando Grejerco la regiono estis akirita de la urba ŝtato Friburgo kaj la tri vilaĝoj estis atribuitaj al la Voktejo Rue, el kiu post la Helveta Revolucio fariĝis la distrikto Rue kaj kiu en sub la nova konstitucio de 1848 estis integrita al la distrikto Vevejso.

La unua dokumenta mencio de Grattavache datiĝas el la jaro 1403 kiel Ginta Vachi.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti