Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao (Tiszavasvári)
La grek-katolika preĝejo episkopo Sankta Nikolao estas sakrala historia monumento en urbo Tiszavasvári (Hungario).
Grek-katolika preĝejo Sankta Nikolao | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tiszavasvári |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | grekokatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Nyíregyháza |
dekanujo | Újfehértó |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1762 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | –1762 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Tiszavasvári (Tiszabűd), Vasvári Pál u. |
Historio redakti
En la apenaŭ loĝata areo de iama vilaĝo "Bűd" rutenoj alvenis, samtempe grekokatolikoj. Ili fondis eklezian grupon en 1710 kaj laŭ dokumento ekzistis ankaŭ kirko el ligno en 1747, jam el ŝtonoj en 1762. La matrikulo malfermis en 1795. Plenaj renovigaj kaj trakonstruaj laboroj okazis en 1861. La ikonostazo estis kreita ĉirkaŭ 1870, tamen kelkaj bildoj venis el la pli frua ikonostazo. Kelkaj bildoj estis pentritaj fare de Ignác Roskovics. Komplete ĝi estis restaŭrita en la 1960-aj jaroj. La predikejo kaj altaro estis faritaj en fino de la 18-a jarcento. En 2011 la preĝejo estis renovigita.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola en korto, sed en la korto estas videblaj ankaŭ 2 krucoj kaj tombo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas piramideca, en la turo 2 sonoriloj loĝas. La enirejo funkcias tra la turo. La navo finiĝas en trifolia formo.