Grigori Aleksandrov

Grigori Vasiljeviĉ Aleksandrov aŭ simple Aleksandrov (ruse Григо́рий Васи́льевич Алекса́ндров; origina familinomo estis Мормоненко aŭ Mormonenko;[1] 23a de januaro 190316a de decembro 1983) estis elstara soveta kin-reĝisoro kiu ricevis la honorojn de Popola artisto de Sovetunio en 1947, de Heroo de Socialisma Laboro en 1973 kaj de la Stalin-premio en 1941 kaj en 1950.

Grigori Aleksandrov
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1903 (1903-01-10)
en Jekaterinburgo
Morto 16-an de decembro 1983 (1983-12-16) (80-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio
Familio
Edz(in)o Ljubov Orlova
Okupo
Okupo filmreĝisoroaktoroscenaristo • universitata instruisto • pedagogo
vdr

Dekomence asocia kun Sergej Eisenstein, kun kiu li kunlaboris kiel kunreĝisoro, scenaristo kaj aktoro, Aleksandrov iĝis ĉefa reĝisoro de si mem en la 1930-aj jaroj, kiam li reĝisoris Gajaj junuloj aŭ "Gajuloj" (1934) kaj serion de aliaj muzikalaj komedioj kun ĉefa stelo lia edzino Ljubov Orlova.

Kvankam Aleksandrov restis aktiva ĝis sia morto, liaj muzikaloj, inter la unuaj faritaj en Sovetunio, restis liaj plej popularaj filmoj. Ili rivalis kun tiuj de Ivan Pirjev kiel la plej efikaj kaj malpezaj montraĵoj iam desegnitaj por la Stalin-epoko de Sovetunio.[2]

Ekkariero kaj kunlaboro kun Eisenstein redakti

Aleksandrov naskiĝis kiel Grigori Vasiljeviĉ Mormonenko en Ekaterinburgo, Rusio en 1903. Starte 9jaraĝa, Aleksandrov laboris por diversaj laboroj ĉe la Ekaterinburga Opera Teatro, eventuale malfermante vojon al tiu de asista reĝisoro. li havis ankaŭ muzikan edukadon, studante violonon ĉe la Ekaterinburga Muzika Lernejo, el kiu li gradiĝis en 1917.

Aleksandrov venis al Moskvo post studi reĝisoradon kaj dum mallonge administrante kinejon. En 1921, dum aktorado kun la Proletkult Teatro li trafis tiam 23-jaraĝan Sergej Eisenstein. En 1923, Aleksandrov ricevis la ĉefan rolon en la adaptaĵo de Eisenstein de la komedio de Aleksander Ostrovskij de 1868 nome Sufiĉa stulteco en ĉiu saĝulo (Na vsjakovo mudreca dovolno prostoti) kaj en la unua filmo de Eisenstein nome Taglibro de Glumov (Дневник Глумова), kurta filmo kiu estis inkludita en la teatraĵo. Eisenstein kaj Aleksandrov kunlaboris en kelkaj teatraĵoj antaŭ Eisenstein faris sian unuan longan kinfilmon, nome Striko, kiun Aleksandrov kunverkis kun Eisenstein, Ilja Kravĉunovskij, kaj Valerjan Pletnjov. Poste venis la ĉefverko de Eisenstein nome Kirasŝipo Potjomkin, en kiu Aleksdanrov ludis la rolon de Ippolit Giliarovskij. Aleksandrov kunreĝisoris la du venontajn produktaĵojn de Eisenstein nome Oktobro: dek tagoj kiuj skuis la mondon kaj Malnova kaj nova, kiuj estis ankaŭ ties lastaj verkoj en la mutkina epoko.

Kun la alia ĉefa kunlaboranto de Eisenstein nome direktoro de fotografio Eduard Tisse, Aleksandrov kuniĝis kun Eisenstein kiam li venis al Holivudo komence de la 1930-aj jaroj. Li ankaŭ veturis kun ili al Meksiko por la filmado de la neplenumita projekto de Eisenstein pri la lando. Eldonita versio de la filmaĵaro, konata kiel ¡Que viva México!, estis publikigita de Aleksandrov en 1979.

Filmaro redakti

  • Oktobro: dek tagoj kiuj skuis la mondon (Октябрь); 1928, kunreĝisorita kun Sergej Eisenstein
  • La ĝenerala linio (Старое и новое); 1929, kunreĝisorita kun Sergej Eisenstein
  • Sentimentala romanco (Сентиментальный романс); 1931, dokumenta filmo
  • Kvinjara plano (Пятилетний план); 1932, dokumenta filmo
  • ¡Que viva México! (Да здравствует Мексика!); 1932, kunreĝisorita kun Sergej Eisenstein
  • Internationale (Интернационал); 1933, kurta dokumenta filmo
  • Gajuloj (Веселые ребята); 1934
  • Cirko (Цирк); 1936
  • Sporta Parado (Физкультурный парад); 1938
  • Volga-Volga (Волга-Волга); 1938
  • La brila vojo (Светлый путь); 1940
  • Familio (Одна семья); 1943
  • Kaspianoj (Каспийцы); 1944, dokumenta filmo
  • Printempo (Весна); 1947
  • Trafo ĉe Elbo (Встреча на Эльбе); 1949
  • La komponisto Glinka (Композитор Глинка); 1952
  • Granda bedaŭro (Великое прощание); 1953
  • El viro al viro (Человек человеку); 1958
  • Rusia suveniro (Русский сувенир); 1960
  • Lenino en Pollando (Ленин в Польше); 1961
  • Antaŭ Oktobro (Перед Октябрём); 1965
  • Lenino en Svisio (Ленин в Швейцарии); 1965, kunreĝisorita kun Dmitri Vasiljev
  • Antaŭvespere (Накануне); 1966, kunreĝisorita kun Dmitri Vasiljev
  • Pundo kaj liro (Скворец и Лира); 1974

Notoj redakti

  1. Jay Leyda. Kino: A History of the Russian and Soviet Film. Princeton University Press, 1983. Page 124n.
  2. Vidu, ekz., Evgenii Dobrenko, Eric Naiman. The Landscape of Stalinism: The Art and Ideology of Soviet Space. University of Washington Press, 2003. Paĝo 205.