Gronlanda nacia parko
Nord-Orienta Gronlanda nacia parko, aŭ Gronlanda nacia parko[1] (gronlande Kalaallit Nunaanni nuna eqqissisimatitaq, dane Grønlands Nationalpark) estas sola nacia parko en Gronlando, la plej norda kaj la plej granda nacia parko en la mondo. Ĝia areo estas 972 000 km², kio superas areojn de 163 landoj (aparte). Ĝi situas en la nord-oriento de Gronlando. Al la nord-okcidento de la nacia parko, trans la markolo de Nares situas Nacia Parko Quttinirpaaq (en Kanado).
Gronlanda nacia parko | |||||
---|---|---|---|---|---|
gronlande Kalaallit Nunaanni nuna eqqissisimatitaq, dane Grønlands Nationalpark | |||||
Gronlanda nacia parko sur la mapo de Gronlando | |||||
| |||||
Koordinatoj | 77° 0′ 0″ N, 31° 0′ 0″ U (mapo)77-31Koordinatoj: 77° 0′ 0″ N, 31° 0′ 0″ U (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 972 000 km² (97 200 000 ha) [+] | ||||
Areo | 972 000 km² (97 200 000 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 100 [+] (2018) | ||||
Estiĝo | 1974 | ||||
Gronlanda nacia parko | |||||
Vikimedia Komunejo: Northeast Greenland National Park [+] | |||||
Historio
redaktiLa nacia parko estis lanĉita la 22-an de majo 1974 kaj akiris sian nunan formon en 1988. En 1978 ĝi ricevis statuson de biosfera rezervejo. Ĝi ne estas parto de iu municipo kaj estas administrata de la Gronlanda departemento pri naturo kaj ĉirkaŭa medio.
Loĝantaro
redaktiKonstanta loĝantaro en la nacia parko forestas, sed en ĝi loĝas personaro de sciencaj stacioj kaj armea bazejo. En 1986 konstante ĉeestis 40 homoj, okupitaj pri likvidado de geologiaj minejoj, sed baldaŭ post tio ili forlasis la teritorion. En 2008 en la nacia parko vintris 27 homoj kun 110 hundoj.
loĝloko | loĝantaro | |
---|---|---|
kiom | kie ili laboras | |
Daneborg | 12 | la skia patrolo «Sirius» |
Danmarkshavn | 8 | meteologia stacio |
Mestersvig | 2 | armea gardejo, priservanta avian dromon (1 800 m) |
stacio Nord | 5 | armea bazejo |
Summit Camp | 4 | scienca stacio en la centro de la Gronlanda Glacitavolo |
Krome konataj estas ĉirkaŭ 400 lokoj de provizora ĉeesto de homoj. Somere scienca personaro pliiĝas. La somera esplora stacio ZERO en Zackenberg povas akcepti dudek homojn.
Faŭno
redaktiEn la teritorio de la nacia parko loĝas inter kvin kaj dek kvin miloj de ovibovoj — 40 % de la monda populacio[2]. En apudbordaj zonoj renkonteblas multaj blankaj ursoj kaj rosmaroj. El aliaj mamuloj tie estas arkta vulpo, ermeno, lemingo, arkta leporo, diversaj specioj de fokoj, narvaloj kaj balenoj. Boaco kaj lupo malaperis el la teritorio respektive en 1900 kaj 1934, sed lupoj ofte vizitas la nacian parkon.
En la teritorio de la nacia parko sinreproduktas birdoj: granda kolimbo, diversaj specioj de anseroj, monta lagopo, neĝostrigo, migra falko, korako.
Flaŭro
redaktiFlaŭro de la nacia parko estas malabunda, konsistanta precipe el briofitoj kaj likenoj. El florplantoj renkonteblas etaj salikoj kaj betuloj.
Galerio
redakti-
rivero Karupelv
-
Gronlanda maro nokte
-
rivero Zackenberg
-
montoj en la Fjordo de Franz Josef
-
glaciaro en la Fjordo de Franz Josef
-
glacimonto en la Ruĝa Fjordo
Referencoj
redakti- ↑ (1989) Географический энциклопедический словарь: географические названия, Под ред. А. Ф. Трёшникова, 2‑a eldono (ruse), М.: Советская энциклопедия, p. 592. ISBN 5-85270-057-6.
- ↑ WWF page