Rain LU

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Gundolingen)
- La mallongigo LU en Rain LU staras por la svisa Kantono Lucerno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rain.

Rain estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2295 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Rain
Blazono de Rain
Blazono de Rain
Blazono de Rain
Rain
Rain
Rain
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47° 7′ 52″ N 8° 15′ 28″ O / 47.13111 °N, 8.25778 °O / 47.13111; 8.25778 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 52″ N 8° 15′ 28″ O / 47.13111 °N, 8.25778 °O / 47.13111; 8.25778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2295
Areo 9,42 km²
Alteco 582 m super marnivelo
Poŝtkodo 6026
Komunumkodo 1037
Mapo de Rain
Mapo de Rain
Mapo de Rain
vdr

Geografio redakti

Rain situas ok kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Lucerno sur altebenaĵo inter la valo Seetal kaj la Lago de Sempach.

Al la komunumo apartenas krom Rain mem la setlejoj Sandblatten (okcidente de la ĉefvilaĝo sur alteco de 592 m s.m.) kaj Gundolingen (nordokcidente de la ĉefvilaĝo sur alteco de 600 m s.m.).

La komunumo etendiĝas sur areo de 9,42 km², de kiuj 8,3 % servas por setlejoj, 74,9 % estas agrikulturaj terenoj kaj 16,8 % kovritaj de arbaro.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rain limas en nordo al Römerswil, en nordoriento al Hochdorf, en oriento al Eschenbach, en sudo en Rothenburg, kaj en okcidento al Neuenkirch kaj Hildisrieden.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per la buslinio de Lucerno al Rickenbach.

La plej proksimaj alveturejoj al la nacia svisa aŭtovojo A2 situas en Sempach en distanco de 6 km kaj Emmen-Nordo en distanco de 7 km.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rain datiĝas el la jaro 1269 kiel Rein.

La hodiaŭa komunumo Rain fondiĝis surbaze de decido de la lucerna parlamento el la jaro 1836 en la jaro 1838 per la disiĝo de la komunumo Berghof, kiu tiam konsistis krom Rain el la hodiaŭaj komunumoj Hildisrieden kaj Römerswil. La iama patrina komunumo Berghof en mezepoko apartenis al la Habsburgoj ĝis ĝi post la Batalo de Sempach en la jaro 1386 fariĝis posedaĵo de Lucerno. Berghof apartenis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 al la voktejo Rothenburg. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la ĉefvilaĝo apartenis al la helveta distrikto Hochdorf dum la setlejoj Sandblatten kaj Gundolingen apartenis al la helveta distrikto Sempach. Ek de 1803 ĉiuj tri vilaĝopartoj apartenas la la distrikto Hochdorf.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj komunumoj kun la nomo Rain

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti