Gustave Eiffel

Franca inĝeniero, (1832 - 1923)
(Alidirektita el Gustave EIFFEL)

La franca inĝeniero Alexandre Gustave EIFFEL ([efɛl]) (esperante Aleksandro Gustavo EJFELO) naskiĝis je la 15-a de decembro 1832 en Dijon kaj mortis je la 27-a de decembro 1923 en Parizo. Li estas la konstruinto de la Eiffel-Turo kaj la Statuo de Libereco.

Gustave Eiffel
franca inĝeniero
franca inĝeniero
Persona informo
Naskonomo Alexandre Gustave Bonickhausen dit Eiffel
Naskiĝo 15-a de decembro, 1832
en Dijon, Francio
Morto 27-a de decembro, 1923
en Parizo, Francio
Tombo Levallois-Perret Cemetery
Lingvoj franca
Loĝloko rue Rabelais • place d'Iéna
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lernejo Centra de Parizo • Collège Sainte-Barbe
Subskribo Gustave Eiffel
Familio
Edz(in)o Marguerite Gaudelet
Infanoj 5
Parencoj Tullie Moneuse
Okupo
Okupo konstruinĝeniero • arkitekto • entreprenisto • inĝenierokonstruestroQ10497074
Verkoj Garabit Viaduct
Pont métallique sur l'Adour
Eiffel-Turo
Statuo de Libereco
Ponto Maria Pia
vdr

Li studis en la Pariza École des Arts et Manufactures kaj laboris poste en metalurgia entrepreno apud sia hejmurbo. Tie li ekinteresiĝis pri metalaj materialoj. En 1856 li fondis sian firmaon por grandaj ferkonstruaĵoj, kiel ekz. pontoj kaj kupoloj.

La plej granda merito de Gustave Eiffel estis la laŭ li nomata Eiffel-Turo, kiun li konstruigis okaze de la Internacia ekspozicio en 1889. Ĝi fariĝis grava simbolo de Parizo.

Ankaŭ la interna ŝtalskeleto de la Statuo de Libereco, grave simbolo de Novjorko, estis konstruita de li laŭ skulptaĵo de Bartholdi.

Eiffel-Turo - grava simbolo de Parizo

La du ĉefaj konstruaĵoj de Eiffel celebris la centjaran datrevenon de du revolucioj: la Statuo de Libereco la usonan Revolucion (1776), donaco de la Franca Respubliko al Usono, kaj la Eiffel-Turo la francan Revolucion (1789).

Laŭ PIV2002 Gustave Eiffel nomiĝas Ejfelo en Esperanto, same kiel la montaro Ejfelo.

Gustave Eiffel kaj Esperanto redakti

Eiffel estis konata kiel esperantisto. Li diris:

Esperanto... kvankam mi mem neniam kuraĝis ĝin lerni, por kio mia alta aĝo povas min senkulpigi, mi rekomendados ĝin al infanoj, ĉar ĝi estas unu el la plej facilaj aferoj kiujn ili iam povos lerni.

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Gustave Eiffel » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»