Gusztáv Adolf Dirner

Gusztáv Adolf DIRNER [gustAv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dirner Gusztáv Adolf estis hungara kuracisto, profesoro, akuŝisto, ginekologo.

Gusztáv Adolf Dirner [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1855 en Hungara reĝlando en Gölnicbánya (nuntempa Gelnica en Slovakio). Li mortis la 14-an de decembro 1912 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gusztáv Adolf Dirner apartenis al la germana minoritato de la lando. Li frekventis gimnaziojn en Miskolc, Eperjes kaj Budapeŝto. Li akiris kuracistan diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1880. Inter 1881 kaj 1897 li estis kuracisto en la ginekologia kliniko. Interrompo okazis inter 1886 kaj 1888, ĉar helpe de stipendio li studvojaĝis al Habsburga Imperio, Germana Regno, Britio, Francio, Usono kaj Kanado. Li estis nomumita privata profesoro en 1892 en la menciita universitato. Ekde 1897 li gvidis akuŝistan instituton.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Uterus didelphus cum vagina duplice (1883)
  • On the treatment of the pedicle myo¬motomy (1888)
  • A nő vérzéseiről (1892)

Fontoj redakti