György Ádám (ekonomo)
György Ádám [djordj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ádám György estis hungara ĵurnalisto, ekonomikisto. Liaj personaj nomoj eksterlande estis Gordon, Andrew.
György Ádám (ekonomo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1911 en Nagykanizsa |
Morto | 17-an de junio 1974 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • ĵurnalisto • verkisto de nefikcio • redaktisto |
György Ádám (ekonomo)[1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1911 en Nagykanizsa, li mortis la 17-an de junio 1974 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Ádám (ekonomo) devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1930, poste li studis jaron en akademio en Vieno. Hejmenveninta li estis oficisto, dum li kontaktiĝis kun la komunistoj, tial li estis 4-foje arestita. Li vivis denove en Vieno, inter 1938-1946 en Latinameriko li estis ĵurnalisto. Hejmenveninta li aliĝis al la komunistoj kaj li estis precipe ĵurnalisto. Inter 1949–1954 li estis en malliberejo pro falsaj akuzoj, sed poste li estis partoprenanto de la hungara revolucio de 1956, tial li estis denove kondamnita inter 1958-1963. Post la amnestio li estis redaktoro en eldonejo. Li kandidatiĝis (CSc) en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A nagy offenzíva (1943)
- Az amerikai politika újabb jelenségei (1947)
- Atomenergia és automatizálás (1956)
- de:Theodor Prager: Gazdasági csoda, vagy sem? (traduko, 1964)
- Az automatizálás terjedése a főbb tőkésországokban (1965)
- A tudományos kutatás új fejleményei a vezető tőkés országokban (disertaĵo, 1970)
- Some Reasons for Foreign Investment (1974)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM41957 hungarlingva datenaro de muzeo