György Molnár (reĝisoro)

György Molnár [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Molnár György Endre estas hungara reĝisoro, scenaristo, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Rita Dévényi.

György Molnár
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1948 (1948-06-21) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj FilmoHungara Belarta Universitato
Infanoj 2
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

György Molnár[1][2] naskiĝis la 21-an de junio 1948 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Molnár eklaboris en Hungara Radio en 1966, ekde la sekva jaro li laboris en Hungara Televizio. Komence li faris ĉiuspecajn helplaborojn, baldaŭ li kontribuis kaj apartenis al programfaristoj. En 1970 li finis internan kurson en la Hungara Televizio. Post 5 jaroj li akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Márton Keleti kaj Károly Makk. En 1976 li ricevis reĝisoran statuson. Ekde la 1990-aj jaroj li ankaŭ instruis en Belarta Altlernejo (inter 2000-2012 li estis katedrestro), Altlernejo pri Teatro-Filmo, ekde 2012 en Universitato Metropolitan. En 2002 li akiris sciencan gradon DLA, post 3 jaroj li habilitiĝis. Li ricevis premiojn inter 1990-2003. Li edziĝis en 1977, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1982 kaj 1993.

Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • Ha a zenekar is úgy dolgozna (televida mallonga filmo, 1977)
  • Vigyázat, mélyföld! (televida filmo, 1986) - ankaŭ scenaristo
  • A rossz orvos (1996)
  • Tavasz, nyár, ősz (televida filmo, 2007) - ankaŭ scenaristo
  • Ki/Be Tawaret (televida filmo, 2011)

Liaj scenarlibroj (elekto) redakti

  • A plakátragasztó (televida filmo, 1979) - ankaŭ reĝisoro
  • Vörös vurstli (1992) - ankaŭ reĝisoro

Lia filma rolo redakti

  • Ördög vigye (1992)

Fontoj redakti

Referencoj redakti