Győző Bruckner
Győző Bruckner [djOzo brukner], laŭ la hungara skribmaniero Bruckner Győző estis hungara kemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.
Győző Bruckner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1900 en Kežmarok |
Morto | 8-an de marto 1980 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Scienca Universitato de Szeged • Teknologia Universitato Berlino |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • apotekisto • lektoro |
Győző Bruckner naskiĝis la 1-an de novembro 1900 en Késmárk (nuntempa Kežmarok en Slovakio). Li mortis la 8-an de marto 1980 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Győző Bruckner frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1919-1925, poste plulernis unu jaron en universitato en Szeged, fine inter 1927–1928 li lernis en universitato en Berlino. Hejmenveninta li doktoriĝis en Szeged, poste tie li instruis. Ekde 1949 li vivis kaj instruis en Budapeŝto en ELTE ĝis la emeritiĝo en 1973. En ambaŭ universitatoj li havis altajn postenojn. Li ricevis premiojn Kossuth en 1949 kaj 1955, sed ankaŭ aliajn premiojn.