Gyula Gáspár (matematikisto)

Gyula Gáspár [djula gAŝpAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáspár Gyula estis hungara matematikisto, profesoro, instruisto.

Gyula Gáspár
Persona informo
Naskonomo Gáspár Gyula Sándor
Naskiĝo 13-an de decembro 1916 (1916-12-13)
en Szeged
Morto 17-an de majo 1980 (1980-05-17) (63-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto
vdr

Gyula Gáspár [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1916 en Szeged. Li mortis la 17-an de majo 1980 en Miskolc.

Biografio redakti

Gyula Gáspár abiturientis en 1936 en Mezőtúr, poste li akiris diplomojn (sciencan en 1940, pedagogian en la sekva jaro) en Sciencuniversitato Tisza István. Post siaj studoj li instruis en mezlernejoj, kiun li interrompis inter 1941–1944, tiam li instruis en Universitato Kolozsvár. En la studjaro 1948 li estis nomumita publika eksterordinara profesoro de Universitato de Kolozsvár, en la sekva lernojaro li denove instruis jam en mezlernejo en Budapeŝto. En 1951 li estis nomumita docento de Universitato de Miskolc, kie post 4 jaroj li iĝis ankaŭ katedrestro. Li estis vicrektoro inter 1957-1966, li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro en 1964, poste li pensiuliĝis pro sanstataj problemoj. En 1970 li kandidatiĝis.

Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn en 1961 kaj 1966.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Általánosított végtelen permutációk végtelen sorozata (1944)
  • Az analízis alapjai (1952) - studenta lernolibro
  • Bevezetés a mátrixszámításba (1959) - studenta lernolibro
  • Műszaki matematika I–VII. (Teknologia matematiko 1-7), (1968–1977) - kunaŭtoro
  • A matematikai alapok a műszaki felsőoktatás kezdeti időszakában (1976)
  • Adalékok a miskolci Nehézipari Műszaki Egyetem történetéhez (1980)

Fontoj redakti