Gyula Mandello [djula mandelo], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mandello Gyula estis hungara oficisto, ekonomikisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Schőn [ŝOn], lia adoptita nomvarianto estis Mandelló.

Gyula Mandello
Persona informo
Naskonomo Julius Schőn
Naskiĝo 7-an de februaro 1868 (1868-02-07)
en Rannersdorf
Morto 24-an de julio 1919 (1919-07-24) (51-jaraĝa)
en Vár
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo ekonomikisto • statistikisto
vdr

Gyula Mandello[1] naskiĝis la 7-an de februaro 1868 en Rannersdorf (Malsupra Aŭstrio, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 24-an de julio 1919 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Mandello devenis el juda familio. Li frue duonorfiĝis, poste li estis adoptita jam en nova familio. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1886, poste li studis en universitatoj de Budapeŝto, Strasbourg kaj Ĝenevo. En 1890 li doktoriĝis el ŝtataj sciencoj en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li studvojaĝis en Britio, Svislando kaj Usono. Inter 1891 – 1894 li estis oficisto en la financministerio, en tiu periodo li habilitiĝis kaj iom poste li instruis ekonomikon en Universitato de Budapeŝto. Inter 1900 kaj 1910 li instruis en Reĝa Jura Akademio (Pozono), dum li ofte studvojaĝis, eĉ kelkfoje prelegis eksterlande. Inter 1910-1914 li estis oficisto en la edukministerio, poste li instruis en la Reĝa Teknikuniversitato József. Li havis edzinon ekde 1912.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Staatliche Schankgefälle in Ungarn (1888)
  • Valutánk rendezéséről (1890)
  • Conciliation et arbitrage industriels en Hongrie (1894)
  • Die volskwirtschaftliche Literatur Ungarns im Jahre 1896. (1897)
  • Szociálpolitikai programm (1905)

Fontoj redakti

Referencoj redakti