Hafizabad
publikigita versio estis patrolita je 1 dec. 2019. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 1 dec. 2019.
Hafizabad aŭ Hafizurbo, urdue حافظ آباد estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurboj de la samnoma kantono kaj distrikto.
Hafizabad | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 52110 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 169 702 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 4′ N, 73° 41′ O (mapo)32.06666666666773.683333333333Koordinatoj: 32° 4′ N, 73° 41′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 200 m [+] | ||
| |||
Bazaj informojRedakti
- areo: km²
- supermara alteco: 200 m
- loĝantaro: 245 784 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo: 52110
- telefonkodo: +92 547
GeografioRedakti
Hafizabad situas sur montetaro en nordorienta Pakistano. Guĝranvalo troviĝas 48, Lahoro 85, Fajsalabado 92, Rawalpindi 180, Islamabado 192, Peŝavaro 293, Multano 297, Kveta 666, Sukur 673, Hajderabado 906, Karaĉio 1034 kilometrojn (aere) [2].
HistorioRedakti
Hafizabad estas malnova urbo. En 327 antaŭ Kristo dum la invado de Aleksandro la Granda en tiu teritorio longe estis loĝloko apartenanta al maharaĝo aŭ raĝo. Tiu tendenco daŭriĝis ankaŭ dum la mezepoko. La dominado de britoj daŭris de 1849 ĝis 1947. Post la sendependeco de Pakistano en 1947 la minoritataj hinduoj kaj sikoj migris al la nova ŝtato Barato, samtempe islamaj rifuĝintoj alvenis al Hafizabad.
LoĝantaroRedakti
1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2010 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|
34 576 | 61 597 | 83 464 | 130 216 | 169 702 | 245 784 |
EkonomioRedakti
Baze Hafizabad estas agrikultura urbo. Irigacia kanalo helpas la agrikulturon, ĉefe produktadon de rizoj. Hafizabad famas pri merkato pri rizoj. Hafizabad kun la distrikto oni bredadas bubalojn (57321), brutojn (210033), ŝafojn (25112), kaprojn (122215), ĉevalojn (2885), mulojn, (2806), kamelojn (346) kaj kokojn (456865) laŭ la censo. En la urbego kotonaj teksmaŝinoj funkcias. Antaŭ la sendependiĝo multe da rizmuelejoj funkciis.
TrafikoRedakti
Hafizabad ne havas rektan ĉefŝosean ligon, 4 vojoj kuras al la urbo. Inter ili la plej grava estas el Guĝranvalo, la ceteraj vojoj estas ligoj al ĉefŝoseoj. La flanka fervoja linio funkcias inter Fajsalabado kaj Vazirabad. Internaciaj (pli proksimaj) flughavenoj funkcias en Fajsalabado, Islamabado kaj Sialkot.
KlimatoRedakti
Hafizabad situas en subtropiko. La musono daŭras de julio ĝis septembro.
EdukoRedakti
En Hafizabad universitato, akademio, liceo, kolegio, instituto funkcias.
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans