Hajduĉica, serbe Хајдучица, slave Hajdučica, germane Heideschüte, hungare Istvánvölgy [iŝtvAnvoldj] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Plandiŝte.

Hajduĉica troviĝas en (verda) Municipo Plandiŝte en Serbio
Mapo pri municipo de Plandiŝte
Preĝejoj en Hajduĉica

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Hajduĉica situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Zrenjanin-Plandiŝte.

Historio redakti

Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Bánlak, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la germanoj okupis la vilaĝon. En 2002 loĝis en Hajduĉica 1075 homoj, (579 slovakoj (42 %), 419 serboj (31 %), 159 hungaroj, 123 makedonoj, 24 jugoslavianoj, po 9 rumanoj kaj germanoj ktp).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Ortodoksa preĝejo en Hajduĉica