Blua petrelo

(Alidirektita el Halobaena)

La Blua prionoBlua petrelo (Halobaena caerulea) estas malgranda marbirdo de la familio Procelariedoj. Tiu malgranda petrelo estas la ununura membro de la genro Halobaena sed ĝi estas tre proksime parenca de la prionoj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua petrelo

Blua petrelo dum ringado
Blua petrelo dum ringado
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Halobaena
Halobaena caerulea
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Blua petrelo estas la ununura birdospecio de la genro Halobaena, kaj membroj de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. La prionoj estas malgrandaj kaj tipe manĝas nur zooplanktonon;[2] tamen kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 ĝis 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[3] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas ĉe sensaligo de iliaj korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[4]

Etimologio redakti

La vorto petrelo derivas el Sankta Petro kaj la evangelia historio de lia piedirado surakve. Tio aludas al la petrela kutimo ŝajnigi kuradon surakve por ekflugi.[5] La latina porspecia nomo caerulea aludas al la blueca griza koloro de supraj partoj.

Priskribo redakti

La plumaro de la Blua petrelo estas blanka sube kaj griza supre, kun malhela marko kun formo de "M" tra siaj supraj partoj, kio estas simila al tiu de prionoj. Ĝi havas ankaŭ voston kun blanka pinto. Ilia beko estas pli malgranda ol ĉe la aliaj prionoj.[1]

Kutimaro redakti

Manĝo redakti

Ili manĝas ĉefe krilon, same kiel aliajn krustulojn, fiŝojn, kaj kalmarojn. Ili povas plonĝi ĝis 6 m.[1]

Reproduktado redakti

 
Halobaena caerulea

La Blua petrelo kiel ĉiuj membroj de la Procelarioformaj estas koloniaj, kaj havas grandajn koloniojn. Ilia nesto estas nestotruo, kaj la ino demetas unu ovon. Ambaŭ gepatroj kovas la ovon dum proksimume 50 tagoj kaj elnestiĝo okazas post 55 pluaj tagoj. Rabmevoj estas la ĉefa danĝero por iliaj ovoj kaj idoj.

Teritorio kaj habitato redakti

La Blua petrelo pasas la tuton de sia nereprodukta tempo ĉe oceanaj akvoj en la sudaj oceanoj kaj tiom norde kiom ĝis Sudafriko, Aŭstralio kaj partoj de Sudameriko. Ili reproduktiĝas ĉe ĉeantarktaj insuloj, kiaj Marion, la Krozetoj, Kergelenoj, Makvora Insulo, Suda Georgio, Princ-Eduarda Insulo.[1]

Konservado redakti

La Blua petrelo havas tre grandan teritorion kaj ĉirkaŭkalkulatan populacion de 3,000,000 plenkreskuloj kaj tiele ĝi estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga, de IUCN.[6]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 ZipCode Zoo (16a Julio 2009)
  2. Maynard, B. J. (2003)
  3. Double, M. C. (2003)
  4. Ehrlich, Paul R. (1988)
  5. Gotch, A. T. (1995)
  6. "BLI"

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2009). "Blue Petrel Halobaena caerulea - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 22an Julio 2009.
  • Brands, Sheila (14 Aug 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification - Genus Halobaena-". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 22an Julio 2009.
  • Brooke, M. (2004). "Procellariidae". Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels". Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. pp. 191–192. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Peters, James Lee (1931). Checklist of Birds of the World 1. Cambridge, MA: Harvard University Press
  • ZipCode Zoo (19a Junio 2009). "Halobaena (Genus)". BayScience Foundation. Konsultita la 22an Julio 2009.

Eksteraj ligiloj redakti