Harsány (harŝAnj) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc. La nomo signifas: laŭta, sed kelkaj opinias, ke la vorto devenis de tilio (hungare hárs).

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Harsány situas grandparte sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Emőd troviĝas 9, Nyékládháza 10, Miskolc 18, Mezőkövesd 27, Budapeŝto 150 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Antaŭ la hungaroj hunoj kaj avaroj vivis tie. En la 16-a jarcento la vilaĝo iĝis kampurbo. La vilaĝanoj okupiĝis precipe pri vinkulturo. Ekde 1596 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En 1831 kaj en 1873 ĥolero okazis. Harsány ekhavis kurenton nur en 1962. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, poŝto, gastejo, interretejo, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, familihelpa servo, futbalejo.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelkomunumo redakti

  Aldersbach, Germanio