Hasilpur, urdue حاصل پور estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Bahavalpur, kie ĝi estas sidejo de distrikto.

Hasilpur
urbo
Administrado
Poŝtkodo 63000
Demografio
Loĝantaro 99 171  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 42′ N, 72° 33′ O (mapo)29.69666666666772.554166666667Koordinatoj: 29° 42′ N, 72° 33′ O (mapo) [+]
Hasilpur (Panĝabo)
Hasilpur (Panĝabo)
DEC
Hasilpur
Hasilpur
Situo de Hasilpur
Hasilpur (Pakistano)
Hasilpur (Pakistano)
DEC
Hasilpur
Hasilpur
Situo de Hasilpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hasilpur [+]
vdr
Vojo al Vehari en Hasilpur

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Hasilpur situas sur ebenaĵo inter rivero Satleĝo kaj Barato [2]. Ĉiŝtian troviĝas 32, Vehari 44, Burevala 53, kantona sidejo Bahavalpur kaj Ĥaneval po 91, Multano 120, provinca ĉefurbo Lahoro 270, Ravalpindio 437, ĉefurbo Islamabado 450, Peŝavaro 489, Karaĉio 768 km-ojn (aere) [3].

Historio redakti

Hasilpur estas tiel malnova, kiel Bahavalpur. Hasilpur estis fondita en 1752 fare de ĥano Hasil. Li konstruis moskeon en 1768. La municipo estis fondita en 1976. Post la sendependeco de Pakistano la minoritataj hinduoj kaj sikoj migris al Barato, samtempe la islamaj rifuĝintoj ekloĝis ankaŭ en Hasilpur.

 
Parko en Hasilpur

Loĝantaro redakti

Loĝantaro
1972 1981 1998 2017
15 742 37 026 71 295 115 536

La loĝantaro pliiĝis preskaŭ sepoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2.6%, iomete pli alta ol la macia mezumo (2.4%).

Trafiko redakti

 
Kanalo kun vojo en Hasilpur

Hasilpur situas laŭ flanka fervoja linio inter Bahavalpur-Bahavalnagar. Lokaj vojoj kuras al Vehari, Bahavalpur, Bahavalnagar kaj al direkto de Barato. La plej proksima internacia flughaveno en Multano funkcias.

Klimato redakti

La meza temperaturo en Hasilpur estas 25  °C. La plej varma monato estas junio kun 36  °C, la plej malvarma januaro kun 13  °C. La averaĝa pluvo estas 353 milimetroj jare. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte en septembro pro la musono.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans