Kristana hebreismo

listartikolo en Vikimedio
(Alidirektita el Hebreismo)

Hebraismo estas branĉo de judismaj studoj kiu temas pri la intereson de kristanaj akademiuloj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, precipe en Germanio, Italio kaj Anglio, kaj en juda kulturo kaj en la hebrea lingvo kaj ĝiaj influoj sur kristana kulturo kaj religio.

Ĉapitro 30 de la Libro de Ezekiel, Manuskripto ĉe la Biblioteko Bodleian Or. 62. La teksto estis produktita de kristanaj fakuloj en Anglio ĉirkaŭ 1210, kaj la hebrea estas akompanata de latinaj traduko kaj interpreto.

Kristana hebreisto estas akademiano de la hebrea lingvo kiu venas de kristana familia fono/kredo, aŭ estas judkristano. La ĉefa studfako estas tiu ofte konata kiel la Malnova Testamento al kristanoj (kaj Tanaĥo al judoj), sed kristanoj foje interesiĝis pri la Talmudo, kaj Kabalo. La hebreismo de la Renesanco traktis plejparte la efikojn de talmuda pensado kaj de Kabalo sur la mondo de kristanaj konceptoj.

Apud la kristana graveco de la praktiko de la hebrea lingvo, ĝia graveco ankaŭ staris kiel parto de la renovigita scienca intereso en la studo de klasikaj lingvoj kaj kulturoj de la antikva mondo. Tiamaniere, la studo de la hebrea estas ligita al la studo de la greka kaj la latina. Kun la transiro (ĉirkaŭ la 18-a jarcento) de scienca verkado en la klasikaj lingvoj al nuntempaj eŭropaj lingvoj, la renovigita scienca okupiĝo pri klasikaj lingvoj iom post iom forvelkis, inkluzive de la studo de la hebrea kaj ĝiaj skribaĵoj.

La malfrua hebreismo estas fluo en la studado de la hebrea lingvo kaj judismaj studoj kiuj ekestis inter protestantaj akademiuloj en Germanio en la frua 19-a jarcento. Tiu ĉi fluo fondis la modernan judisman studadon.

Tradicio de la fruaj kristanoj redakti

La fruaj patroj de la eklezio ricevis sian scion pri hebreaj tradicioj (Masora, Midraŝo, Agado) de siaj judaj instruistoj. Tio vidiĝas precipe en la ekzegezo de Justeno Martiro, Afraateo, Efrem Siro, kaj Origeno de Aleksandrio. La instruistoj de Hieronimo el Stridono estas eĉ menciitaj per siaj nomoj - ekz., Bar Ḥanina (Hanania).

La Kabalo redakti

Dum la Renesanco en Eŭropo la Novplatonismo komencis akiri popularecon kaj disvastiĝis inter intelektuloj kaj klerikoj. Laŭ tiu ĉi filozofio, la vero estas sublima kaj neebla al kompleta kompreniĝo. Tiele la Kristanismo estas ilo por kompreni la dian veron, sed ĝi devas ankaŭ esti helpata de aliaj antikvaj tradicioj, precipe tiuj kiuj estas devenantaj en la antikva Proksima Oriento. Eŭropaj akademiuloj komencis studi la Kabalon flanke al studo de aliaj hebreaj tekstoj. Elstara inter tiuj intelektuloj estis Giovanni Pico della Mirandola, membro de itala aristokrata familio kiu iĝis bonkonata filozofo kaj humanisto. Laŭ li indas kaj endas lerni la hebrean kun la helpo de judaj instruistoj por esplori la kabalan tradicion, kiel parto de la sama koncepto de havado al ampleksa vero bazita sur aliaj antikvaj religioj krom Kristanismo.

Ekde tiam, "Kristana Kabalo", kiel ĝi estis nomita fare de la renesanculoj, fariĝis memstara scikampo sed tamen malfacile disiĝis de Judismo. Dum la 16-a jarcento, kristanaj akademiuloj daŭre lernis la sekretojn de Kabalo de judoj (inkluzive de tiuj kiuj konvertis al kristanismo), kaj ĝia uzo iĝis teologia ilo por pruvi la teologiajn principojn de Kristanismo kaj la dian originon de Kristo. Sekvante la disvastiĝon de la ideoj de Pico della Mirandola tra Eŭropo, kristanaj akademiuloj en Germanio, Francio, kaj Anglio ankaŭ komencis studi Kabalon. Unu el ili, franca multakulo nomita Guillaume Postel, konsideris la Zoharo-n, la bazan libron de Kabalo, kiel tekston enhavanta puran dian veron kaj tradukis ĝin en la latinan, por ke ĉiu klera kristano konatiĝu kun ĝia saĝo. Krome, li ankaŭ alparolis la judan publikon publikigante en la hebrea kabalista eseo nomita "Midrash Menorah" (Studo de la Menoro). Antaŭvide, la eseo aspektas kiel ordinara juda midraŝo, sed proksima ekzameno montras la uzon de kristanaj terminoj.

Dum la 16-a jarcento, la Kabalo ankaŭ atingis la kortegojn de eŭropaj regantoj. Ekzemple, la imperiestro Rudolf la 2-a de la Sankta Romia Imperio, studis kaj traktis ĝin. La imperiestro ne kredis je Kabalo kiel teologia ilo en la sama maniero kiel Pico della Mirandola vidis ĝin, sed anstataŭe provis trovi uzojn por la magiaj elementoj kiujn supozeble ĝi enhavis. En ĉi tiu periodo, antaŭ la scienca revolucio, ekzistis neniu kompleta apartigo inter ekzakta scienco kaj mistikismo kaj la imperiestro kredis ke lernante la kabalistikan sekretan doktrinon en kombinaĵo kun sciencaj tekstoj li povis atingi politikajn kaj ekonomiajn atingojn. En lia kortego funkciis ankaŭ sperta kabalisto, same kiel mistikuloj kiuj estis helpitaj fare de la Kabalaj fortoj. La imperia trezorejo ankaŭ enhavis amuletojn, astrologiajn mapojn kaj librojn kun hebreaj kaj kabalistaj karakteraĵoj.

La evoluo de scienca pensado kaŭzis malkreskon en la prestiĝo de kristana Kabalo inter akademiuloj en Eŭropo, simile al aliaj misteraj kredoj. En la 18-a jarcento la ĉefaj okupantoj en la kampo estis ĉarlatanoj kaj alkemiistoj kiuj kredis ke per Kabalo pura oro povus esti kreita el baza metalo. Nur en la 20-a jarcento ke intereso en antikvaj sekretaj instruoj reekis kaj Kabalo ne plu estis la domajno de judismo sole, sed ankaŭ de novepokaj movadoj komencis okupiĝi pri ĝi ankaŭ. De tie la vojo al la mondfama kabalisto, Madonna, estis tre mallonga, kaj tiel la Kabalo disvastiĝis ankaŭ al la nuntempa popkulturo.

Por plia legado redakti

  • Philippe Bobichon, La polémique contre les juifs dans les travaux des hébraïsants chrétiens de France en Gilbert Dahan kaj Annie Noblesse-Rocher (dir.), Les hébraïsants chrétiens en France, au XVIe siècle, Geneva, Droz, 2018, pp. 187-215 rete
  • G. Lloyd Jones,‏ The Discovery of Hebrew in Tudor England: A Third Language. Eldonejo de Universitato de Manĉestro, 1983.
  • Stephen G. Burnett‏, (Christian Hebraism in the Reformation Era (1500-1660). Eldonejo Bril, 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti