Hedwiga Reicher

germana aktorino

Hedwiga REICHER (naskiĝis la 12-an de junio 1884 je la nomo Hedwig E. Reicher en Oldenburgo, grandduklando Oldenburgio, Germana Regno; mortis la 2-an de septembro 1971 en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono) estis germandevena filma kaj teatra aktorino, kiu sursceniĝis en la angla, germana kaj en Esperanto.

Hedwiga Reicher
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1884 (1884-06-12)
en Oldenburgo
Morto 2-an de septembro 1971 (1971-09-02) (87-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Emanuel Reicher vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hedwiga Reicher

Vivo redakti

La filino de Emanuel Reicher kaj duonfratino de Frank Reicher kaj Ernst Reicher teatre debutis hamburge en oktobro 1902 per la rolo de Zoë en la teatraĵo Der Meister von Palmyra de Adolf von Wilbrandt.[1] Ŝi ankoraŭ kvin jarojn drestis en Germanio, antaŭ ol en 1907 ŝi eklaboris en la Germana Teatro en Novjorko (poste alinomata Irving Place Theatre).[2] Ŝi konstante restis en Usono, nur en somero 1908 ankoraŭfoje venis al Germanio, por flanke de sia patro aktori en la teatraĵo Ifigenio en Taŭrido de Johann Wolfgang von Goethe en traduko de L. L. Zamenhof en la 4-a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno. En la teatrokvartalo Broadway de Novjorko ŝi daŭrigis la teatran aktoradon, nun en anglalingvaj prezentaĵoj. Interalie ŝi spekteblis en 1909 en On the Eve, en 1909/10 en The Next of Kin, en 1911 en The Lady from the Sea kaj The Thunderbolt, en 1912 en June Madness, en 1913 en The Stronger, en 1915 en When the Young Vine Blooms kaj en 1916 en la rolo de Kleopatra en Caliban of the Young Sands.

Komence de la 1920-aj jaroj ŝi translokiĝis al Los-Anĝeleso. En Holivudo ŝi aktoris en pluraj filmoj, el kiuj la plej gravaj sube estas listigataj en la ĉapitro "filmaro". Plej multaj el tiuj roloj estis virinoj patrinecaj, vivantaj en Eŭropo aŭ eŭropdevenaj enmigrintoj al Usono. La 19-an de septembro 1929 la artistino je la iom ŝanĝita nomo Hedwiga Reicher ricevis usonan ŝtatanecon.[3]

Komence de la jaro 1939 ŝi ankaŭ partoprenis en la unua decide kontraŭfaŝista usona filmo Confessions of a Nazi Spy (germana titolo Ich war ein Spion der Nazis). Por tiu filmo ŝi alprenis la pseŭdonimon Celia Sibelius pro timo ke la nazioj venĝus sin je siaj familianoj en Germanio, kiel indikis la aktora kolegino Lya Lys.[4] Malmultajn monatojn pli poste, je la komenciĝo de la Dua Mondmilito, ŝi ĉesis sian filman aktoradon - ŝia lasta filmo, Dr. Ehrlich's Magic Bullet (germana titolo Paul Ehrlich – Ein Leben für die Forschung), filmita en aŭtuno 1939, en la kinejoj nur ekprezentiĝis en 1940. Ĝis sia morto ŝi plu loĝis en Los-Anĝeleso.

Filmaro redakti

  • 1925: A Lover's Oath (germana titolo Ben Ali)
  • 1927: The King of Kings (germana titolo König der Könige)
  • 1928: The Leopard Lady (germana titolo Die Leoparden-Lady)
  • 1929: Lucky Star (germana titolo Das siebte Gebot)
  • 1929: The Godless Girl (germana titolo Das gottlose Mädchen)
  • 1929: True Heaven (germana titolo Etappe 1918)
  • 1930: Mordprozeß Mary Dugan
  • 1931: Beyond Victory
  • 1931: Sporting Chance
  • 1934: The Dragon Murder Case
  • 1935: Rendezvous (germana titolo Spione küßt man nicht)
  • 1936: I Married a Doctor (germana titolo Kleine Stadt mit Tradition)
  • 1936: Dracula's Daughter (germana titolo Draculas Tochter)
  • 1937: It Could Happen to You
  • 1939: Confessions of a Nazi Spy (germana titolo Ich war ein Spion der Nazis)
  • 1940: Dr. Ehrlich's Magic Bullet (germana titolo Paul Ehrlich – Ein Leben für die Forschung)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. * Ludwig Eisenberg: Großes biographisches Lexikon der Deutschen Bühne im XIX. Jahrhundert (granda biografia leksikono de la germana teatro en la 19-a jarcento), eldonejo Paul List, Lepsiko 1903, paĝo 809 kaj sekvaj (rete).
  2. Neuer Theater-Almanach. Volumo 19, 1908.
  3. informo laŭ la retejo ancestry.com angle kaj germane
  4. biografiaj informoj en la retejo findagrave.com (angle)