Heide Simonis
germana politikistino
Heide SIMONIS (naskiĝinta la 4-an de julio 1943 je familia nomo Steinhardt en Bonno) estas eksa germana socialdemokrata politikistino.
Heide Simonis | |||||
---|---|---|---|---|---|
membro de la parlamento de Germanio | |||||
Persona informo | |||||
Heide Simonis | |||||
Naskiĝo | 4-an de julio 1943 (79-jara) en Bonno | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Ŝtataneco | Germanio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Kilo [#] | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Udo Ernst Simonis [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • politikisto [#] | ||||
Aktiva en | Bonno • Kiel [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Inter la jaroj 1988 kaj 1993 ŝi estis ministrino pri financoj kaj inter 1993 kaj 2005 ministroprezidantino de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Poste ĝis 2008 ŝi funkciis kiel prezidantino de la germania nacia branĉo de la organizaĵo UNICEF.[1]
Ŝi estis la unua virino en la rolo de ministroprezidantino de la federacia lando de Germanio kaj iĝis la unua virina honora civitano de Ŝlesvigo-Holstinio.
ReferencojRedakti
- ↑ Heide Simonis tritt zurück, magazino Stern, la 2-an de februaro 2008 (germane)