Heinrich Rickert
Heinrich John RICKERT (la 25-an de majo 1863 – la 25-an de julio 1936) estis germana filozofo. Li estis unu el la ĉefaj reprezentantoj de Novkantismo.
Heinrich Rickert | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Heinrich Rickert | |||||
Naskiĝo | 25-an de majo 1863 en Gdańsk | ||||
Morto | 25-an de julio 1936 (73-jaraĝa) en Heidelberg | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Universitato de Strasburgo ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Heinrich Rickert (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Franz Rickert (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Arnold Rickert (en) ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo universitata instruisto ![]() | ||||
Laborkampo | Filozofio kaj eduka sistemo ![]() | ||||
Aktiva en | Freiburg • Heidelberg vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Wilhelm Windelband vd | ||||
| |||||
Filozofo ![]() | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Priskribo
redaktiMale al Nietzsche kaj Bergson, li emfazis, ke valoroj postulas distancon de vivo, kaj tio, kion Bergson, Dilthey kaj Simmel nomis "esencaj valoroj" ne estas veraj valoroj. Krome, li konservis la sciencan karakteron de la historio, malfermante la vojon al la konsidero de la tiel nomataj "homaj sciencoj".
Rickert, kune kun Wilhelm Windelband, gvidis la tielnomitan Badenan skolon de Novkantismo. En ĝi, li ludis ĉefrolon en la grava debato de la tempo ĉirkaŭ la metodoj kaj celoj de sociscienca esplorado, konata kiel Methodenstreit (d). Ĉi tiu debato, ĝenerale, kaj la pozicioj defenditaj de Rickert, aparte, havis gravan influon sur la laboro de la sociologo Max Weber [1].
Rickert argumentas ke la antaŭjuĝoj de la observanto distordas kio estas ŝajne neŭtralaj observaĵoj. Unuflanke, la elekto de la studobjekto estas influita de la valoroj de la observanto kaj, ĝenerale, de la interesoj kaj valoroj ĉeestantaj en la socio. Aliflanke, la formado de konceptoj enkadrigas empirian realecon kaj, tial, reduktas la amason de faktoj kiuj povas esti studitaj. Faktoj, do, ne ekzistas sendepende sed estas interne ligitaj al valorsistemo.
Verkaro
redakti- Zur Lehre von der Definition (La Doktrino de Difino, 1888). Center for Research libraries, crl.edu (el Retarkivo 20110719180307) 2nd. ed., 1915. 3rd ed., 1929.
- Der Gegenstand der Erkenntnis: ein Beitrag zum Problem der philosophischen Transcendenz (La Subjekto de Scio, 1892). Google (UCal)
- 2nd ed., 1904: Der Gegenstand der Erkenntnis: Einführung in die Transzendentalphilosophie. Google (UMich)
- Die Grenzen der naturwissenschaftlichen Begriffsbildung (La limoj de naturscienca konceptoformado, 1896-1902). 2 volumoj. Google (NYPL) 2nd ed., 1913.
- Fichtes Atheismusstreit und die kantische Philosophie (1899). Google (UCal) IA (UToronto)
- Kulturwissenschaft und Naturwissenschaft (Natursciencoj kaj Kulturaj Sciencoj, 1899). 7rd ed., 1926, nova ed. Celtis Verlag, Berlín 2013, ISBN 978-3944253-00-8
- "Geschichtsphilosophie" in Die Philosophie im Beginn des zwanzigsten Jahrhunderts (1905). 2 volumes. Vol. 2, pp. 51-135
- Die Probleme der Geschichtsphilosophie: eine Einführung. 3rd ed., 1924, nova ed. Celtis Verlag, Berlín 2013, ISBN 978-3-944253-01-5
- Wilhelm Windelband (1915).
- Die Philosophie des Lebens: Darstellung und Kritik der philosophischen Modeströmungen unserer Zeit (La Filozofio de Vivo, 1920). IA (UToronto) 2nd ed., 1922.
- Allgemeine Grundlegung der Philosophie (1921). [System der Philosophie vol. 1]
- Kant als Philosoph der modernen Kultur (1924).
- Über die Welt der Erfahrung (1927).
Referencoj
redakti- ↑ Sebastian Luft (ed.), The Neo-Kantian Reader, Routledge 2015, p. 461.