Gelterfingen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Heiteren)


Gelterfingen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 246 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Gelterfingen
Blazono de Gelterfingen
Blazono de Gelterfingen
Blazono de Gelterfingen
Grübe-Valo kun Kaufdorf, Gelterfingen kaj Toffen
Grübe-Valo kun Kaufdorf, Gelterfingen kaj Toffen
Grübe-Valo kun Kaufdorf, Gelterfingen kaj Toffen
(Gelterfingen videblas dekstre en la bildo)
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 50′ 29″ N 7° 30′ 58″ O / 46.84139 °N, 7.51611 °O / 46.84139; 7.51611 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 29″ N 7° 30′ 58″ O / 46.84139 °N, 7.51611 °O / 46.84139; 7.51611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 246
Areo 3,49 km²
Alteco 552 m super marnivelo
Poŝtkodo 3126
Komunumkodo 0865
Mapo de Gelterfingen
Mapo de Gelterfingen
Mapo de Gelterfingen
vdr

Geografio redakti

Gelterfingen situas en la Svisa Mezlando en la orienta flanko de la valo de la rivero Gürbe, proksimume 10 kilometrojn sudoriente de la federacia urbo Berno. Tra la komunumo fluas la rojo Müsche, kiu nordokcidente de Gelterfingen sur la teritorio de Toffen alfluas al Grübe. La okcidenta flanko de la komunumo etendiĝas en la ebenaĵo de Gürbe-Valo, en oriento leviĝas la arbaraj montetoj de la Monto de Belp, kiuj disigas la Gürbe-Valo de la valo de Aro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gelterfingen kaj la vilaĝetoj Heiteren (sur alteco de 538 m s.m. en nordo de la komunumo ĉe la okcidenta marĝeno de la flotebenaĵo de Gürbe), Kramburg (sur alteco de 660 m s.m. sur la sudokcidenta deklivo de la Monto de Belp, en kies sudo troviĝas la burgruino Kramburg), Eggenhorn (sur alteco de 781 m s.m. sur la dorso de la Monto de Belp) kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,49 km², de kiuj 24,1% estas kovritaj de arbaro, 69.3% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gelterfingen limas en nordo al Belp, en oriento al Gerzensee, en sudoriento al Mühledorf, en sudo al Kirchenthurnen, en sudokcidento al Rümligen, en okcidento al Kaufdorf, kaj en nordokcidento al Toffen.

Trafiko redakti

Gelterfingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1225 de Belp al Kirchdorf kaj konektaj vojoj kondukas de Gelterfingen al Kaufdorf kaj de Heiteren al Toffen. Per poŝtaŭtolinio sur la vojo 1225 de Belp al Kirchdorf la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gelterfingen datiĝas el la jaro 1345 kiel Geltolfingen. Sur la teritorio de la komunumo estist trovitaj tombejoj el la Hallstatt-epoko. Dum mezepoko Gelterfingen apartenis al la tribunala kaj biena Senjorujo Kramburg, kiu en la jaro 1373 fariĝis havaĵo de la johanita Komandorejo Münchenbuchsee. Post la reformacio en la jaro 1528 la urbo Berno kreis la tribunalon Kramburg sub la administrado de la kampara tribunalo de Seftigen.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti