Henryk Zimoń
Henryk Wincenty ZIMOŃ (naskiĝis la 4-an de majo 1940 en Wodzisław Śląski - 16-an de junio 2022) estis religiosciencisto, etnologo, misiisto de la Dia Vorto, profesoro de Katolika Universitato de Lublin, lekciisto en Misia Animzorga Seminario de la Pastroj de la Dia Vorto en Pieniężno kaj Nysa.
Henryk Zimoń | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de majo 1940 en Wodzisław Śląski |
Morto | 16-an de junio 2022 (82-jaraĝa) |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando ![]() |
Alma mater | Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” ![]() |
Okupo | |
Okupo | filologo teologo religiosciencisto ![]() |
Li gvidis etnologiajn kaj religiosciencajn esplorojn en Tanzanio (1968) kaj Ganao (1984–85 kaj 1990–91).
En la jaroj 1999–2000 estis akademia instruisto en Teologia Fakultato de la Universitato Varmio-Mazurio.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Działalność Instytutu Anthropos w dziedzinie lingwistyki, etnologii i religioznawstwa (Agado de la Instituto Athropos pri lingvistiko, etnologio kaj religioscienco) (1980)
- Teoria Wilhelma Schmidta i jej krytyka w wiedeńskiej szkole etnologicznej (Teorio de Wilhem Schmidt kaj ties kritiko en la Viena Etnologia Skolo) (1989)
- Monoteizm pierwotny (Primara monoteismo) (1989, korektita eldono 2001)
- Afrykańskie rytuały na przykładzie ludu Konkomba (Afrikaj ritoj ekzemple de konkombaoj) (1992)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Życiorys i działalność naukowa Księdza Profesora Henryka Zimonia SVD Vivo kaj scienca agado de Pastro Profesoro Henryk Zimoń SVD
- Bibliografia publikacji ks. prof. H. Zimonia, SVD Bibliografio de la publikaĵoj de pastro profesoro H. Zimoń, SVD