Herbert John Gladstone, 1a Vicgrafo Gladstone, OBI (7a de Januaro 1854 – 6a de Marto 1930) estis politikisto de la Liberala Partio de Britio. Li estis la plej juna filo de William Ewart Gladstone, kaj iĝis Ministro de Enlando el 1905 al 1910 kaj Guberniestro de la Unio de Sud-Afriko el 1910 al 1914.

Herbert Gladstone
Persona informo
Herbert John Gladstone Gladstone
Naskiĝo 7-an de januaro 1854 (1854-01-07)
en 12 Downing Street
Morto 6-an de marto 1930 (1930-03-06) (76-jaraĝa)
en Ware
Tombo All Saints Churchyard vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitata Kolegio • Eton College vd
Partio Liberala Partio vd
Familio
Patro William Ewart Gladstone vd
Patrino Catherine Gladstone vd
Gefratoj William Henry Gladstone • Henry Gladstone, 1st Baron Gladstone of Hawarden • Mary Gladstone • Helen Gladstone • Catherine Jessy Gladstone vd
Edz(in)o Dorothy Mary Paget vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aliĝinta konservativulo en 1899, Gladstone estis plinoviganto kiu havigis longdaŭran strategion, tenis la partion for el disigo pro la Dua Bura milito, enkondukis pli modernajn konstituajn strukturojn; kaj kuraĝigis laboristklasajn kandidatojn. En sekretaj kunsidoj kun la estroj de la Laborista Partio en 1903 li forĝis la pakton Gladstone–MacDonald. Per du-membraj kandidatiĝoj, ĝi aranĝis, ke la kandidatoj Liberalaj kaj Laboristoj ne disigu la voĉdonojn. Historiistoj interkonsentas ke li faris multon por la Liberala venko de 1906, kun 400 MP kaj majoritato de 243.[1]

Li iĝis Ministro de Internaj Aferoj en 1906-8, kaj estis responsa por diversaj leĝoj kiel la Leĝo por Kompenso de Laboristoj, Leĝo por Fabrikoj kaj Atelieroj, kaj en 1908 por la okhora labortago subgrunde pere de la Leĝo de Regularo de Karbominoj. Historiisto John Grigg asertas, ke kvankam lia nomo ne estas ofte inkludita en listo de radikaluloj, lia radikala kontribuo estis dua en la registaro Campbell-Bannerman. Li estis ne ĉefa instigisto, sed bona partiano kies komuna sento klinis lin esti malpli 'Gladstona' en aferoj de ŝtata interveno tiam ol estis lia fama patro. Kun sia kapabla sub-sekretario, Herbert Samuel, li sponsoris ne malpli ol 34 parlamentaj leĝoj dum sia regotempo en la Ministerio de Internaj Aferoj.[2]

Gladstone estis la plej juna filo de la Ĉefministro William Ewart Gladstone kaj de lia edzino Catherine.

Notoj redakti

  1. Matthew, 2010
  2. John Grigg, Lloyd George, the people's champion, 1902-1911 (1978) .pp 148-49

Bibliografio redakti

  • Lloyd, T. O. "The whip as paymaster: Herbert Gladstone and party organization." English Historical Review 89.353 (1974): 785-813. en JSTOR Alirita la 15an de Septembro 2018.
  • Machin, Ian. entry in Dictionary of Liberal Biography, Brack et al. (eds.) Politico's, 1998
  • Magnus, Philip (1964), King Edward The Seventh, London: John Murray, ISBN 0140026584
  • Matthew, H. C. G. "Gladstone, Herbert John, Viscount Gladstone (1854–1930)", Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004; reta eldono, Sept 2010 Alirita la 15an de Septembro 2018.​ doi:10.1093/ref:odnb/33417