Hidrogena peroksido

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Hidrogenperoksido)
Hidrogena peroksido
Plata kemia strukturo de la Hidrogena peroksido
Tridimensia strukturo de la Hidrogena peroksido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Duoksidano
  • Oksidanilo
  • Oksigenohava akvo
  • Perhidroksoata acido
Kemia formulo
H2O2
CAS-numero-kodo 7722-84-1
ChemSpider kodo 763
PubChem-kodo 784
Merck Index 14,4798
Fizikaj proprecoj
Aspekto tre klarblua koloro (kiam pura), senkolora en solvaĵo kun milde akra odoro
Molmaso 34.0147 g·mol−1
Denseco 1.11 g cm−3
Fandpunkto
  • −0.43 °C (20 °C, 30% (w/w) solvaĵo)
  • −11 °C (90%)
  • −33 °C (35%)
Bolpunkto
  • 150.2 °C (malkomponiĝas)
  • 142 °C (90%)
  • 108 °C (35%, malkomponiĝas)
Refrakta indico  1,4061
Ekflama temperaturo Nebrulema
Acideco (pKa) 11.75
Solvebleco Akvo:Tute miksebla en akvo, etero k alkoholo
Mortiga dozo (LD50)
  • 1518 mg/kg (buŝe, duona dozo)
  • 1418 ppm (buŝe, duona dozo)
  • 227 ppm (buŝe, plej malalta dozo)
Sekurecaj Indikoj
Risko R8 R20/22 R22 R34 R37/38
Sekureco S17 S26 S36/37/39 S39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Signalvorto Danĝera likvaĵo
GHS Damaĝo-piktogramo
Oksidiga substanco Koroda substanco) Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H271, H302, H314, H332, H335, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P305+351+338, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Hidrogena peroksido, iom pli mallonge hidrogenperoksidooksigena akvo (H2O2) estas kemia kombinaĵo de hidrogeno kaj oksigeno, senkolora likvaĵo, produktita plej ofte kiel akva solvaĵo. Ĝi estas uzata ĉefe por blankigo de kotono, teksaĵoj, celulozo, produktado de kemiaĵoj, pelaĵo por raketoj, por kosmetikaĵoj. Se la akva solvaĵo superas 8%, ĝi damaĝas la homan haŭton.

La kemiaĵo estis malkovrita en 1818 kaj estas plej simpla membro de la peroksidoj. Ĝi estas pli densa ol la akvo, kun kiu ĝi miksiĝas en ĉiu proporcio. La pura hidrogena peroksido frostas je −0,43 °C kaj bolas je 150,2 °C.

Oni produktas ĝin plej ofte tiel, ke oni reakciigas la oksigenon de la aero kun organikaj kemiaĵoj, ĉefe kun antrakinono aŭ izopropil-alkoholo.Oni vendas plej ofte hidrogenan peroksidon en denso de 35, 50, 70 aŭ 90% (akva solvaĵo), kiuj entenas ankaŭ stabiligilojn (plej ofte stanajn salojn kaj fosfatojn) por malpliigi la malkombiniĝon.

Je varmegigo aŭ je efiko de certaj materialoj, la hidrogena peroksido malkonstruiĝas al akvo kaj oksigeno. La procezon helpas la metalaj saloj kiel saloj de fero, kupro, mangano, nikelo kaj kromo.

Ĝi formas kun multaj kemiaĵoj kristalajn, solidajn materialojn, kiuj estas uzeblaj kiel malfortaj oksidenzoj (plej konata estas la natria perborato (NaBO2 x H2O2 x 3H2O aŭ NaBO3 x 4H2O).

La hidrogena peroksido reakcias kun certaj organikaj kemiaĵoj dum estiĝo de hidroperoksidoj aŭ peroksidoj.

La hidrogena peroksido plej ofte oksidas la aliajn materialojn, dum ĝin povas oksidi nur kelkaj kombinaĵoj (ekz. kalia permanganato).

Komponaĵoj redakti