Himod estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Kapuvár.

Blazono de Himod

Bazaj informoj

redakti

La komunumo situas for de la fervojo, ĉefvojo kaj rivero. Flankovoje Kapuvár estas proksime. Tiu lasta urbo troviĝas 11, Répcelak 14, Fertőszentmiklós 15, Fertőd 17, Csorna 26, Bük 30 km-ojn.

Historio

redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1408 laŭ tiama hungara ortografio "Hymod". En 1593 pro oftaj inundoj de rojo Répce la vilaĝanoj fondis apude pli protektatan vilaĝlokon. La loĝantaro okupiĝas pri agrokultivado.

Vidindaĵoj

redakti

La vilaĝo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al (Eta) Dipatrino. Apud la komunumo fiŝkaptista lago troviĝas.

Famuloj

redakti

En Himod naskiĝis episkopo Zsigmond Deáky.