HIROSUE Ryōko estas japana aktorino kaj popkantistino. Ŝi naskiĝis la 18-an de julio 1980 en Koĉi, ĉefurbo de Koĉi (prefektujo). Hirosue envarbiĝis en la konkurso P&G, kiel kosmetika modelulino. Unu jaron poste, ŝi ekaperis televide kantante en la elsendaĵo TK Music Camp. Fuji TV poste dungis ŝin por roli en la serio (dramo) Heart ni S en 1995.

Hirosue Ryōko
広末涼子
Yosakoi Festivalo en Koĉi
Yosakoi Festivalo en Koĉi
Bazaj informoj
Naskiĝo 18-an de julio 1980 (1980-07-18) (43-jaraĝa)
en Koĉi
Edz(in)o Candle JUNE
Deveno Japanio Japanio
Ĝenroj popmuziko
Profesio kantistino, aktorino
Instrumentoj kantado
Aktivaj jaroj 1995 - nuntempo
Retejo ryoko-hirosue.org
Persona informo
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Ŭaseda • Shinagawa Women's Academy
Familio
Edz(in)o Candle JUNE
Okupo
Okupo aktorokantisto • infana aktoro
TTT
Retejo https://www.flamme.co.jp/actress/profile.php?talentid=1
https://www.rh-official.com/
http://www.ryoko-hirosue.org
vdr

Per la filmo 20-seiki nosutarujia (1997), ŝi ekintimiĝis kun la kina artaro. Danke al la franca reĝisoro Luc Besson, ŝi ankaŭ famiĝis Eŭrope kaj tutmonde en la filmo Wasabi. Dume, Ŝi daŭrigas sian modelan karieron kaj fariĝis proparolanto de NTT DoCoMo.

Kun multaj samaĝaj stelulinoj, ŝi estas tre populara ĉe junul(in)oj en Japanio. Kiam ŝi eksurhavas novan vestaranĝon, tuj poste ĝi fariĝas aĉetenda por aro da knabinoj por ŝajni fantazia kaj trenda. Ŝi estas tipa ekzemplo de la idolo movado.

Ŝi geedziĝis en 2004 kun Takahiro Okazawa, kun kiu ŝi havis filon samjare. Ili divorcis en 2008, ŝi geedziĝis en 2010 kun Candle June, kandela artisto. Samjare, en novembro ŝi anoncis, ke ŝi estas graveda.

Dramaro redakti

  1. Miracle World - 10th Anniversary
  2. Heart ni S (1995)
  3. Sashow taeko saigo no jiken (1995)
  4. Maho no kimochi / Mokuyou no kaidan (1996)
  5. Long Vacation (1996)
  6. Shota no sushi (1996)
  7. Konna watashi ni dare ga shita (1996)
  8. Boku ga boku de aru tame ni (1997)
  9. Beach boys (1997) (esperante: Plaĝaj knaboj)
  10. Seija no koushin (1998)
  11. Sekai de ichiban papa ga suki (1998)
  12. Seikimatsu no uta (1998)
  13. Lipstick (1999)
  14. Summer snow (2000) (esperante: Somera neĝo)
  15. Oyaji (2000)
  16. Dekichatta Kekkon / Shotgun Marriage (2001)
  17. Ai Nante Irane Yo, Natsu (2002)
  18. Otousan (2002)
  19. Moto Kare (2003)
  20. Ushinawareta Yakusoku (2003)
  21. Slow Dance (2005) (esperante: Malrapida danco)

Filmaro redakti

  1. Collage of Our Life (2003)
  2. "Arita" de Jam Films (2002)
  3. Wasabi (2001)
  4. Poppoya (1999)
  5. Himitsu (1999)
  6. 20-seiki nosutarujia (1997)

Diskaro redakti

  1. Hirosue Ryoko Perfect Collection (27-2-2002)
  2. RH Remix (29-8-2001)
  3. Kajitsu (1-11-2000)
  4. Super Idol Series (Fukada Kyoko vs Hirosue Ryoko) (1-6-2000)
  5. Winter Gift 98 (1-9-1999)
  6. Private (1-2-1999)
  7. Arigatou
  8. RH Singles &... (1-11-1999)
  9. Wind Prism (1-7-1999)
  10. Summer Sunset (1-7-1999)
  11. RH Debut Tour 1999 (1-7-1999)
  12. Tomorrow (1-2-1999)

Eksteraj ligiloj redakti