Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hronec (apartigilo)

Hronec, hungare Kisgaram [kiŝgaram], germane Rhonitz [ronic] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Ĝis 1886 la oficiala hungara loknomo estis Rónic(z), poste pro la hungariga politiko ĝi ricevis hungarecan nomon.

Hronec
hungare: Kisgaram, germane: Rhonitz
municipo
Blazono
Oficiala nomo: Hronec
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Brezno
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horehronie
Montaro Slovaka ercmontaro
Najbaras kun Valaská
Riveroj Hron, Čierny Hron, Osrblianka
Situo Hronec
 - alteco 492 m s. m.
 - koordinatoj 48° 48′ 14″ N 19° 34′ 22″ O / 48.80389 °N, 19.57278 °O / 48.80389; 19.57278 (mapo)
Areo 35,152 km² (3 515,2 ha)
Loĝantaro 1 217 (31.12.2011)
Denseco 34,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1357
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 976 45
Telefona antaŭkodo +421 48
Aŭtokodoj BR
NUTS 508667
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Hronec
Retpaĝo: www.hronec.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Hronec situas en valo laŭ rojo, laŭ flankovojoj. La vilaĝo norde kontaktiĝas kun Valaská. Brezno troviĝas 8 km.

Historio redakti

La loknomo aperis unue en 1357 en formo "Hronecz". Post 1527 oni minadis feron kaj ankaŭ gisejo ekfunkciis. En 1795 nova moderna gisejo kaj uzino pri prilaborado konstruiĝis, eĉ en 1804 ankaŭ la sekva ekfunkciis. En 1828 loĝis tie 1193 homoj en 154 domoj. En 1910 loĝis en Kisgaram 2145 homoj, (1661 slovakoj, 426 hungaroj, 39 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Breznóbánya, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Hronec 1157 homoj (1128 slovakoj, 18 ciganoj, 9 ĉeĥoj, po 1 hungaro kaj polo).

Naskiĝintoj redakti

Vidindaĵoj redakti