Trezoro Huang Yinbao

(Alidirektita el Huang Yinbao (Trezoro))
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

"Trezoro" HUANG Yinbao (ĉine 黄银宝, pinjine: Huáng Yínbǎo; naskiĝis en 1962) loĝanta en Jingchuan-Gubernio Ĉinio, estas ĉina agronomo, ekonomikisto, entreprenisto, eksprezidanto de Investa Kompanio Ora Ponto, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Ponto. Li esperantistiĝis en 1983 kaj kune kun internaciaj samfakuloj li fondis la Internacian Agrikulturan Esperanto-Asocion (IAEA). En decembro 2017 li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2017.

Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao prelegas dum 41-a AMO-seminario en la sidejo de Espéranto-France
Trezoro Huang Yinbao prelegas dum 41-a AMO-seminario en la sidejo de Espéranto-France
Persona informo
Naskiĝo 1962
en  Ĉinio
Lingvoj Esperantoĉina
Nacieco ĉino
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo agronomo • ekonomikistoentreprenistoesperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1983
vdr

Filmo de Trezoro Huang Yinbao

Agadoj redakti

Li publikigis dekkelkajn sciencajn raportojn en Esperanto pri agrikulturo en Scienca Revuo kaj Internacia Agrikulturo (IAEA).

En 2011-2013 li kunlabore kun Dennis Keefe funkciigis Esperanto-Insulon en la insulo Hainandao en suda Ĉinio, kie pli ol 150 esperantistoj el 23 landoj estis trejnitaj. Ĉiujare la kursoj daŭris 30 tagojn.

En la 1-a de januaro 2017 li fondis la sendependan Esperantan revuon Tra la mondo.

En majo 2017 li memfinance iniciate lanĉis la unuan Esperantan revuon de Unesko Unesko-Kuriero en Esperanto. Li kiel ĉefredaktoro, kunordiganto kaj financanto, nome de UEA kunlabore kun Uneesko, eldonis la Kurieron tri jarojn ĝis fino de 2019.

En 2019 li iniciatis la unuan Esperantan libron de Unesko De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko publikiigitan de Unesko kun UEA en julio 2020.

Ekde la 1-a de februaro 2021, li produktas ĉiusemajne unu videan rakonton pri la historio de Unesko laŭ la libro, sume 46 videojn, ĝis la naskiĝtago, novembre 2021.

Rilate al instruado kaj klerigado, en 2014 li faris prelegon pri la ĉefa temo dum la 99a UK, kaj prelegon de IUK, iniciatis AMO-seminarion (Orienta E-Seminario-AMO3) en aŭgusto 2014, kaj gvidis la AMO-seminarion (20-AMO) en Nepalo februare 2016, estas lingva revizianto de Juna Amiko (2015-). Dum la 41-a AMO-seminario, li prelegis pri la Unesko-Kuriero en Esperanto kaj pri la retejo de Unesko.

Postenoj redakti

Li estas ekssekretario de ILEI (2011-2012), laborinto por Esperanto-Insulo (2010-2012), konsiliano de Ĉina Esperanto-Ligo (2013-), vicsekretario de Ĉina Esperantista Instruista Ligo (2012-2018), UEA-konsiliano (2013-2018), peranto de UEA (2013-), komitatano C de UEA (2016-), membro de financa komisiono de UEA (2016-2018), estrarano de UEA (2018-2019), vicprezidanto de UEA (2019-), estrarano de ISAE (2017-2019). Li estas peranto de Monato (2014-2020) kaj de La Ondo de Esperanto (2014-2020), volontulo en Centra Oficejo de UEA dufoje en septembro ĝis oktobro 2016, kaj en aprilo ĝis majo 2018.

Honoroj kaj premioj redakti

En Esperanto-movado, li estas ricevanto de Diplomo pri Elstara Agado de UEA 2012, premiito de ĈEL pro elstaraj agadoj en Esperanto-Movado en 2009-2011, 2012-2013 kaj 2014-2015, Multfoja premiito de Gansua Esperanto-Asocio inter 1985-2015.

Verkoj kaj aktivaĵoj redakti

Diplomo de UEA al 12 elstaraj agantoj, EPĈ, 2012-08-13

Trezoro Huang Yinbao: La Esperantisto de la jaro 2017, La Ondo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti