Humza Yousaf

Pakistan-Skotlanda politikisto (1985–), ĉefministro de Skotlando

Humza Haroon YOUSAF (la 7-an de aprilo 1985 en Glasgovo) estas skota politikisto por la Skota Nacia Partio (SNP). Li estas membro de la Skota Parlamento ekde 2011. Ekde 2012 li okupis diversajn postenojn en la kabinetoj de Alex Salmond kaj Nicola Sturgeon. Li funkciis kiel justicministro de 2018 ĝis 2021; en 2021 li iĝis ministro pri sano kaj sociaj aferoj. La 27-an de marto 2023, li estis elektita partiestro fare de la membroj de la SNP, igante lin la celita posteulo post Sturgeon kiel ĉefministro (angle First Minister) de Skotlando.

Humza Yousaf
skotlanda politikisto
Persona informo
Humza Yousaf
حمزہ ہارون یوسف
Naskonomo Humza Haroon Yousaf
Naskiĝo 7-an de aprilo 1985 (1985-04-07) (39-jaraĝa)
en Glasgovo
Religio islamo vd
Lingvoj anglaurduopanĝaba vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Glasgovo • Hutchesons' Grammar School vd
Partio Skota Nacia Partio vd
Familio
Edz(in)o Nadia El-Nakla vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
skota justicministro
Dum 20182021
skota ministro pri sano kaj sociaj aferoj
Dum 2021
ĉefministro (First Minister) de Skotlando
Dum ekde marto 2023
Antaŭulo Nicola Sturgeon
estro de la Skota Nacia Partio
Dum ekde marto 2023
Antaŭulo Nicola Sturgeon
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Yousaf kreskis en sia hejmurbo de Glasgovo. Lia patroflanka avo elmigris al Skotlando de Pakistano en la 1960-aj jaroj. Lia patro estis revizoro.

Yousaf estis implikita en sociaj projektoj kiel volontulo de juna aĝo. Li studis politikan sciencon ĉe la Universitato de Glasgovo kaj aliĝis al la SNP en 2005 dum daŭre studento. Li estis aktive implikita en la kampanjo por la skota senatelekto en 2007 kiu rezultigis la unuan SNP-registaron de Skotlando gviditan fare de Alex Salmond.

Yousaf estis parlamenta asistanto de Bashir Ahmad, la unua islamano elektita al la Skota Parlamento en 2007. Post la morto de Ahmad du jarojn poste, Yousaf laboris kiel parlamenta asistanto por Alex Salmond kaj Nicola Sturgeon, kaj kiel komunikada oficisto en SNP-ĉefsidejo.

Kariero redakti

En majo 2011, estante nur 26 jaraĝa, li estis elektita al la Skota Parlamento. Li prenis la fidelecoĵuron en la angla kaj la urdua por esprimi sian brit-pakistanan identecon.

La 5-an de septembro 2012, Salmond nomumis Yousaf kiel Vicsekretario de eksteraj rilatoj kaj internacia evoluo. Li estis la unua persono de azia deveno kaj la unua islamano en la skota registaro. Kiam Nicola Sturgeon iĝis ĉefministro post la eksiĝo de Alex Salmond en novembro 2014, ŝi nomumis Yousaf vicministro por Eŭropo kaj internacia evoluo. Li estis elektita kiel la parlamentano por la Glasgow-Pollok balotdistrikto en la skota parlamenta baloto la 5-an de majo 2016. La 18-an de majo 2016, li iĝis ministro pri transporto kaj insuloj en la dua Sturgeon-registaro.

La 26-an de junio 2018, li iĝis justicministro. Li prezentis leĝproponon pri malamaj krimoj (angle Hate Crime and Public Order (Scotland) Bill) por disponigi protekton por persekutitaj malplimultoj. La leĝo estis vaste kritikita en Skotlando kaj estis ŝanĝita en septembro 2020 por forigi procesigojn por neintencita instigo al malamo. En 2021, li estis nomumita ministro pri sano en la tria Sturgeon-registaro dum la daŭranta COVID-19-pandemio [1].

Kiam Sturgeon sciigis en februaro 2023 ke ŝi retiriĝus kiel gvidanto de la SNP kaj Unua Ministro de Skotlando, Yousaf kuandidatis por sukcedi ŝin. Li venkis en la internaj elektoj ene de la SNP kaj estis nomumita la nova partiestro la 27-an de marto 2023. Post voĉdono en la Skota Parlamento, Yousaf Sturgeon ankaŭ sukcedos kiel Unua Ministro. [2]

Politikaj vidoj redakti

Yousaf estas vidita kiel socie progresema. Li favoras la daŭrigon de la socie progresemaj politikoj de Sturgeon. Li esprimis sin en favoro de samseksa edz(in)eco kaj malstreĉiĝo de la reguloj pri ŝanĝado de laŭleĝa seksa identeco por trans-homoj (Projekto pri Reformo pri Seksa Rekono (Skotlando)).

Li voĉdonis ke Skotlando secesiiĝu de Britio en la referendumo pri sendependeco de Skotlando en 2014. Li estas favora al dua referendumo, sed nur se enketoj indikas, ke estas klara plimulto inter la loĝantaro de Skotlando: 51% subteno por sendependeco ne sufiĉas por li. Li estas favora ke Skotlando iĝu respubliko.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti