Imre Csikász [ĉikAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csikász Imre estis hungara skulptisto.

Imre Csikász
Busto pri Imre Csikász (1994)
Busto pri Imre Csikász (1994)
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1884 (1884-05-09)
en Veszprém
Morto 3-an de januaro 1914 (1914-01-03) (29-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Imre Csikász
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Imre Csikász [1] naskiĝis la 9-an de majo 1884 en Veszprém (urbo), li mortis la 3-an de januaro 1914 (la biografioj mecias diversajn datenojn pri la mortotago!) en Budapeŝto.

Memortabulo pri Imre Csikász

Biografio redakti

Imre Csikász interrompis la lernadon en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo kaj li lernis lignoskulptadon en uzineto. Inter 1901 kaj 1904 li studis en Reĝa Industriarta Lernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Mátrai kaj Henrik Pap. Post siaj studoj li laboris 2 jarojn en Kaposvár, poste helpe de eklezia apogo li plulernis en belarta akademio de Munkeno, poste en simila lernejo en Bruselo (1907-1910), fine en 1911 li studis jaron en Romo. Hejmenveninta li kreis unue en Artistkolonio (Kecskemét), poste en Budapeŝto. Liaj skulptaĵoj estis premiitaj ankaŭ eksterlande. Li mortis frue pro tuberkulozo.

 
Sidanta knabino fare de Csikász (1911)

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Arthalo Budapeŝto (1909, 1913)
  • Budapeŝto (1911)
  • Munkeno (1913)
  • Veszprém (1932, 1964, 1984)

Elektitaj skulptaĵoj redakti

  • Brakumanta knabino (1907)
  • Kapo de Kristo (1908)
  • Juneco (1909)
  • Sidanta knabino (1911, vidu la bildon!)
  • Junulino (1912)
  • Staranta knabino

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti