Imre Dréhr [drEr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Dréhr Imre János estis hungara bankisto, parlamentano, subministro. Lia nobela antaŭnomo estis nagyszentmiklósi [nadjsentmiklOŝi] ekde 1916.

Imre Dréhr
Imre Dréhr
Imre Dréhr
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1889 (1889-02-18)
en Budapeŝto
Morto 6-an de februaro 1936 (1936-02-06) (46-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Budapesti Egyetemi Katolikus Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr
Imre Dréhr maldekstre sidas

Imre Dréhr[1] naskiĝis la  18-an de februaro 1889(nun 1889-02-18) en Budapeŝto, li mortis la 6-an de februaro 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Dréhr maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1906, poste li akiris ŝtatsciencan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1911. Post la diplomo li laboris en banko. Dum la Hungara Sovetrespubliko (1919) li forfuĝis. Reveninta li reorganizis la bankon kaj inter 1921-1925 li estis bankestro, ekde 1922 parlamenta deputito, ekde 1926 ankaŭ subministro. Lia kariero finiĝis en 1934, ĉar pro trompoj li estis kondamnita. Li mortigis sin, pli frue li edziĝis en 1918 kaj li ricevis la titolon ĉefkonsilisto, krome plurajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A munkahiány esetére szóló biztosítás (1926)
  • Népjóléti és munkaügyi beruházások (1929)
  • Dréhr Imre Nagyszentmiklósi Beszámolója (1930)

Fontoj redakti

Referencoj redakti