Imre Szekeres [sekereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szekeres Imre estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, kemiisto, profesoro.

Imre Szekeres

Imre Szekeres [1] naskiĝis la 9-an de septembro 1950 en Szolnok.

Biografio redakti

Imre Szekeres frekventis bazlernejon en Jászapáti, poste li abiturientis en Kazincbarcika, fine li akiris kemian diplomon en Universitato de Veszprém en 1974. Li aliĝis al la Hungara Socialista Laborista Partio jam post la abituriento en 1969. Post la diplomo li restis en la universitato, kie li instruis, en 1977 li doktoriĝis, poste li ricevis ĉefe partiajn taskojn kun postenoj. En 1989 li aliĝis al la Hungara Socialista Partio, kie li ricevis signifajn partiajn postenojn. Li estis parlamenta deputito inter 1994 kaj 2004. Tiutempe li estis subministro inter 2002- 2004 en Kabineto Medgyessy, inter 2006 kaj 2010 li estis ministro pri defendo en Dua Kabineto Gyurcsány kaj Kabineto Bajnai, krome li estis vicpartiestro inter 2004-2010.

En 1976 li edziĝis, poste li havis 2 gefilojn.

Fontoj redakti