Imre Tóth (kuracisto)

kuracisto

Imre TÓTH [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Imre estis hungara kuracisto, akademia instruisto.

Imre Tóth
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1844 (1844-02-27)
en Ságvár
Morto 27-an de januaro 1928 (1928-01-27) (83-jaraĝa)
en Banská Štiavnica
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Hungara reĝlandoĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo akademiulo • internisto • kuracisto
vdr

Imre Tóth [1] naskiĝis la 27-an de februaro 1844 en Hungara reĝlando en Ságvár, li mortis la 27-an de januaro 1928 en Ĉeĥoslovakio en Banská Štiavnica.

Biografio redakti

Imre Tóth frekventis mezlernejojn en Veszprém (urbo) kaj Székesfehérvár, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Post la medicina diplomo li laboris en Malsanulejo Rókus, poste en hospitalo de Selmecbánya. Ekde 1880 li ankaŭ instruis higienon en la urba katolika gimnazio, luterana liceo kaj minista lernejo, post 5 jaroj jam ankaŭ en Akademio de Selmec. Ekde 1881 li okupiĝis pri malsanoj de ministoj (ekzemple tuberkulozo, tifo kaj cachexiaanaemia montana. Li ekzamenis la vivkondiĉojn, minejojn, loĝdomojn, en la sekva jaro li jam sciis la necesajn terapiojn. En 1903 li trovis solvon kontraŭ plumbovenenado. Li strebis kontraŭ la alkoholismo, kiel la unua en Eŭropo nomumis la alkoholismon malsano. Dum la 1-a mondmilito en la urba hospitalo li kuracadis la vunditojn. Li faris kampanjon por plantadi fruktoarbojn en Selmecbánya. Li kuracadis ĉiujn 3 naciojn en la urbo: hungarojn, germanojn, slovakojn, tial dum la entombigo aperis pli ol 10 mil homoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az okszerû méhészet (1872)
  • A bányászaszály és annak oktana (1883)
  • Über die Ausrottung der Anchylostoniasis in den Bergwerken von Selmecbánya, Therapie der gegen Wart (1904)
  • Alkoholizmus a társadalomban (1899)
  • Küzdelem az ólommérgezés ellen (1906)

Fontoj redakti

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Toth Imre" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon ",".