Imre Ujhelyi
Imre Ujhelyi [ujheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ujhelyi Imre estis hungara bestkuracisto, profesoro. Lia familia nomo aperis ankaŭ en formo Újhelyi.
Imre Ujhelyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1866 en Dunapataj |
Morto | 23-an de marto 1923 (57-jaraĝa) |
Tombo | Magyaróvár (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | akademiulo |
Imre Ujhelyi [1] naskiĝis la 12-an de januaro 1866 en Dunapataj. Li mortis la 23-an de marto 1923 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiImre Ujhelyi lernis en Ekonomia Akademio en Magyaróvár inter 1884 kaj 1886, poste en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto. En 1889 post la diplomo li revenis al Magyaróvár por instrui. En 1893 li gvidis ankaŭ bestkuracadan stacion. Li atingis la instruan rangon eksterordinara profesoro en 1896, post 2 jaroj ordinara profesoro. En 1903 li estis nomumita gvidanto de laktoeksperimenta stacio. Inter 1909 kaj 1919 li gvidis la akademion de Magyaróvár, poste li pensiuliĝis. Li konstatis ligilon inter lakto kaj tuberkulozo.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Kísérletek Koch tuberkulinjával szarvasmarhákon (1891)
- A gümőkór elterjedéséről s az ellene való védekezésről (1898)
- Tejvizsgálatok a hazai tejgazdaságban (1903)
Memorigiloj
redakti- busto kun memortabulo en Budapeŝto
- busto en Levél
- busto fare de Pál Pátzay en Budapeŝto en la universitata ĝardeno
- bazlernejo kaj strato en Mosonmagyaróvár
- skulptaĵo en Dunapataj de 1973
- mezlernejo en Szentlőrinc