Ingrid Kertesi
Ingrid Kertesi [kerteŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertesi Ingrid estas hungara operkantisto, oratorikantisto, (soprano).
Ingrid Kertesi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kertesi Ingrid |
Naskiĝo | la 1-an de januaro 1957 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Ingrid Kertesi [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1957 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIngrid Kertesi lernis 8 jarojn violonĉeladon, poste ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1986. Ŝia plej grava instruisto estis Erika Sziklay. Post siaj studoj ŝi aliĝis al Budapeŝta Ŝtata Operejo. En la sekva jaro ŝi kantadis en Popola Operejo de Vieno, inter 1988 kaj 1990 en Komika Operejo Berlino. Ŝi ofte partoprenis en kantokonkursoj kun bonaj rezultoj, ŝi ofte faras koncertojn en eŭropaj urboj. En la teatra jaro 1997 ŝi estis membro de Operejo de Düsseldorf. Ŝi ricevis premiojn inter 1984 - 2015.
El ŝia repertuaro
redakti- Ferenc Erkel: Bánk bán (opero) — Melinda
- György Ránki: Pomádé király új ruhája – Dzsufi
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – Gilda
- Un balo in Maschera – Oscar
- Gaetano Donizetti:
- L’elisir d’amore – Adina
- Lucia di Lammermoor – titolrolo
- Don Pasquale - Norina
- Georges Bizet: Carmen — titolrolo en 1916
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Entführung aus dem Serail – Blonde
- Charles Gounod: Romeo kaj Julieta (opero) – ina titolrolo
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — Olympia
- Georg Friedrich Händel: Kserkso la 1-a (opero) – Romilda
- Richard Strauss: Der Rosenkavalier - Sophie