Irving Abella
Irving ABELLA (2-an de julio 1940 en Toronto - 3-an de julio 2022) estis kanadajuda historiisto, profesoro pri juda historio en Universitato de York. Lia esplorado traktis kanadan judaron kaj la laboristan movadon en Kanado.
Irving Abella | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Irving Abella | |||||
Naskiĝo | 2-an de julio 1940 en Toronto | ||||
Morto | 3-an de julio 2022 (82-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Universitato de Toronto vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Rosalie Abella (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto universitata instruisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Historio de judoj en Kanado, laborista movado kaj historio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Abella ricevis sian bakalaŭron (1963), magistron (1964) kaj doktorecon (1969) de la Universitato de Toronto. En 1994 li ricevis membrecon en la Ordeno de Kanado. Li estis profesoro en Universitato de York kaj estis prezidanto de la Kanada Juda Kongreso de 1992 ĝis 1995.
Li funkciis kiel prezidanto de "Kanadaj Profesoroj por Paco en la Proksima Oriento", estis prezidanto de la Canadian History Society, kaj redaktisto de la ĵurnalo Middle East Focus.
Mortis la 3-an de julio 2022. Li estas postvivita fare de edzino, Rosalie Silverman Abla, juĝisto en la kasacia kortumo de Kanado.
Verkaĵoj
redakti- Nationalism, Communism and Canadian Labour (1973)
- On Strike: Six Key Labour Struggles in Canada 1919–1949 (1974).
- The Canadian Worker in the Twentieth Century (kuneldonisto, 1978)
- None Is Too Many: Canada and the Jews of Europe, 1933-1948.
- A Coat of Many Colours: Two Centuries of Jewish Life in Canada (Mantelo de multaj koloroj: du jarcentoj da juda vivo en Kanado. Naciismo, Komunismo kaj kanada laborismo).
Eksteraj ligiloj
redakti- Persona retejo, Universitato de York
- Biografiaj detaloj, en la kanada Who's Who retejo
- (he) Biografio en la retejo de Ruppin College