Bürglen TG

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Istighofen)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bürglen
Bürglen
Blazono de Bürglen
Blazono de Bürglen
Blazono de Bürglen
Reformita preĝejo kaj kastelo de Bürglen
Reformita preĝejo kaj kastelo de Bürglen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 23′ 0″ N 9° 9′ 0″ O / 47.38333 °N, 9.15000 °O / 47.38333; 9.15000 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 0″ N 9° 9′ 0″ O / 47.38333 °N, 9.15000 °O / 47.38333; 9.15000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3102
Areo 11,68 km²
Alteco 441 m super marnivelo
Poŝtkodo 8575
Komunumkodo 4911
Mapo de Bürglen
Mapo de Bürglen
Mapo de Bürglen
vdr

Pri la komunumo redakti

Bürglen estas komunumo en la distrikto Weinfelden de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2102 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Bürglen situas ĉe la bordo de la rivero Turo inter Weinfelden kaj Bischofszell. La komunumo Bürglen konsistas el la vilaĝoj Bürglen, Leimbach, Opfershofen, Moos kaj Istighofen. La komunumparto Istighofen situas sude de Turo kaj estas ligita kun la cetera komunumo per ponto.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,68 km², de kiuj 15,8% estas kovritaj de arbaro, 61,9% servas por agrikulturo kaj 17,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bürglen limas en nordo al Berg, en nordoriento al Birwinken, en oriento al Sulgen, en sudoriento al Kradolf-Schönenberg, en sudo al Schönholzerswilen, en sudokcidento al Bussnang, kaj en nordokcidento al Weinfelden.

Trafiko redakti

La stacidomo situas ĉe la kurpunkto de la trajnlinioj de Romanshorn al Vinterturo, kiu estas servita de la regiona trajnlinio S7 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG, kaj de Sankt-Galo al Weinfelden, kiu estas servita de la regiona trajnlinio S5 de la sama entrepreno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bürglen datiĝas el la jaro 1282 kiel Burgelon. Jam en la jaro 832 estis menciita Istighofen kiel Justineshova. La komunumparto Leimbach estis la unuan fojon menciita en la 1265 kiel Lainbach kaj Opfershofen en la jaro 1238 kiel Opfirshofin.

La hodiaŭa politika komunumo Bürglen estis kreita kadre de la turgovia komunumreformo la 1-an de januaro 1995 per kunigo de la iamaj lokkomunumo de la antaŭa municipkomunumo Bürglen, nome la vilaĝoj Bürglen, Leimbach kaj Opfershofen, kaj de Istighofen, kiu antaŭe apartenis al la municipkomunumo Bussnang. La lokkomunumoj Donzhausen, Hessenreuti kaj Uerenbohl, kiuj ĝis la 31-a de decembro 1994 ankaŭ apartenis al la municipkomunumo Bürglen, ek de 1995 estas parto de la politika komunumo Sulgen.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti